Distrikto Plön
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Ŝlesvigo-Holstinio |
administra sidejo: | Plön |
areo: | 1082 km² |
enloĝantoj: | 135.469 (fine de marto 2005) |
loĝdenso: | 125 po km² |
aŭtokodo: | PLÖ (Plön) |
situo de la distrikto ene de Ŝlesvigo-Holstinio | |
La distrikto Plön - germane Kreis Plön - situas en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Plön. Ene de la federacia lando, ĝi estas la distrikto kun malplej da enloĝantoj.
Najbaras la eksterdistriktaj urboj Neumünster kaj Kijlo (Kiel) kaj la distrikto Rendsburg-Eckernförde okcidente, la distrikto Orienta Holstinio oriente kaj la distrikto Segeberg sude. En la nordo, la natura limo de la distrikto estas la Balta Maro.
Administra divido
La distrikto konsistas el 8 komunumaroj, en la germana lingvouzo de Ŝlesvigo-Holstinio Amt, pluralo Ämter, kaj aldone el 7 urboj kaj komunumoj sendependaj de komunumaro. Ĉiuj komunumaroj konsistas el pluraj neurbaj kaj parte ankaŭ urbaj komunumoj, kaj kune ofertas grandan parton de la publikaj servoj. Sume en la distrikto ekzistas 86 unuopaj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de junio 2005.
Sendependaj urboj kaj komunumoj:
|
|
Komunumaroj (Ämter) kun unuopaj membraj (urbaj kaj neurbaj) komunumoj:
* administra sidejoEksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
|