Diversfolia cugo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Pinglaro kaj strobiloj kovritaj de neĝo
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Tsuga diversifolia (Maxim.) Mast. |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Diversfolia cugo [2] (Tsuga diversifolia , japane : kometsuga (米栂)), estas specio de konifero hejme en Japanujo en la insuloj de Honŝuo, Kiuŝuo, kaj Ŝikokuo. En Eŭropo kaj Nordameriko, la specio kelkfoje estas uzata kiel arbo por la ĝardeno kaj estas kultivata ekde 1861.
Priskribo[redakti]
Tiu palearkta ĉiamverda arbo atingas altecojn de 25 m. La arbokrono estas mallarĝa, densa kaj konusa. Junaj ŝosoj estas mallongaj, pale harkovritaj kaj hele oranĝ- ĝis ruĝ-brunkoloraj. La dense ordigitaj pingloj estas linearaj-oblongaj, 5 ĝis 15 mm longaj kaj ĝis 2,4 mm larĝaj. Ili estas malhele verdaj, brilantaj kaj supre kanelitaj kun du kalkblankaj stomostrioj [3].
La arboŝelo estas oranĝ-brunkolora, neprofunde sulkigita kaj vertikale senŝeliĝanta. La burĝonoj estas intense purpur-ruĝaj. La malbrile purpuraj, ovoidaj pistilaj floroj estas terminalaj je aŭ longaj aŭ mallongaj ŝosoj. Ili mezuras ĉirkaŭ 5 mm, kaj iĝas malhele verdaj, kiam ili maturiĝas, kun la centro kaj la rando de ĉiu skvamo estante purpuraj. La strobiloj estas 1,8 ĝis 2,8 cm longaj, cilindraj-ovoidaj, kaj preskaŭ sidantaj. Ili estas malhele brunaj, malsuprenpendantaj kaj la skvamoj estas iome konveksaj kaj sulkigitaj [4].
Vidu ankaŭ[redakti]
Referencoj[redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- ↑ Conifer Specialist Group 1998 (2006). Tsuga diversifolia. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2007.
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 201
- ↑ (1999-2007)Tsuga diversifolia. Landscape Plants: Images, Identification, and Information. Alirita 2007-05-12.
- ↑ (1974) Trees of Britain & Northern Europe. London: Harper Collins Publishers, 146. ISBN 0-00-219213-6.