Daŭfenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dofineo)
Saltu al: navigado, serĉo
Daŭfenio
Origina nomo Darfená/Dôfenâ (arpitane)
Daufinat (okcitane)
Dauphiné (france)
 Sankta Romia Imperio 10401349 Franca reĝlando 
Banner of the Dauphine of France.svg
flago
Arms of the Dauphin of France.svg
blazono
Geografio
Dauphiné.png
Situo de Daŭfenio en Francio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
1040-1349 memstara feŭda ŝtato, sub la grafoj de Albon;
1349-1457 franca provinco
Patrina lando:
Pereo:
1349 kuniĝas kun Francio
Antaŭaj ŝtatoj:
Sankta Romia Imperio Sankta Romia Imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Franca reĝlando Franca reĝlando
Historio
v  d  r
Information icon.svg

Daŭfenio (PIV), aŭ Daŭfinato (arpitane: Darfená/Dôfenâ, okcitane: Daufinat france: Dauphiné) estas historia provinco Francio koresponda al la hodiaŭaj francaj departementoj Isère, Drôme kaj Hautes-Alpes.

La norda parto de Daŭfenio situas en Arpitanio kaj suda en Okcitanio, oriente de la rivero Rodano, sude de Savojo kaj norde de Provenco, kiu etendiĝas ĝis la limo al Italio.

Konataj pejzaĝoj estas la Daŭfeniaj Alpoj, Pelvoux, kiun limigas la valoj de riveroj Romanche, Durance kaj Drac, kaj ties antaŭalpoj kun la regionaj naturparkoj Vercors kaj Grande Chartreuse. Ilin vizitas multaj turistoj. La Pelvoux-montomasivo famas pro ĝiaj montegoj kaj la nacia naturparko Parc National des Écrins. Sude de Grenoble troviĝas du nekonataj kvankam belaj valoj : Matheysine (ĉefurbeto La Mure) kaj Trièves (ĉefurbeto Mens). La malpli montara parto Malsupra Daŭfenio (Bas-Dauphiné), proksime al rivero Rodano, estas vaste uzata por agrikulturo.

Konata urbo kaj historia ĉefurbo de Daŭfenio estas Grenoble.

Historio[redakti | redakti fonton]

De la 11-a ĝis la 14-a jarcento Daŭfenio estis memstara feŭda ŝtato, en kiu unuiĝis franc- kaj okcitanparolantaj teritorioj, kiuj antaŭe apartenis al la reĝejo de burgundoj, poste al la Franka Imperio kaj fine al la Sankta Romia Imperio. La lasta reganto de Daŭfenio, Humberto la 2-a, restis sen gefiloj kaj en 1349 vendis la landon al la franca reĝo Karlo la 5-a.

La blazona simbolo estis kaj restis delfeno. En la vorto delfeno originas la nomo "Daŭfenio". Kiam Daŭfenio fariĝis kerna parto de la franca regno kaj laŭstatuta apanaĝo por la franca tronheredonto, ankaŭ tiu, la estonta reĝo, ricevis la titolon "Dauphin", do delfeno.

Daŭfenio ludis gravan rolon por la Franca revolucio: jam en 1763 Daŭfenio ribelis kontraŭ la reĝaj impostoj, kaj en 1788 la Grenoblanoj defendis sian parlamenton kontraŭ reĝaj trupoj senditaj por dissolvi ĝin.

Dum la dua mondmilito germanaj trupoj okupis grandan parton de Francio, tamen en Savojo kaj Daŭfenio Résistance sukcesis teni sian pozicion, aparte en la malfacile enirebla Vercors-montaro.

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

Henry Beyle, konata per la pseŭdonimo Stendhal

Pierre du Terrail, la Chevalier de Bayard, konata kiel "kavaliro sen timo kaj manko", kuraĝa batalanto en la militoj kontraŭ Italio en la 15-a jarcento.