Dorothea Tanning

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dorothea TANNING (naskiĝinta je la 25-a de aŭgusto, 1910) estas usona pentristo, skulptisto, presisto, kaj verkisto. Ŝi ankaŭ desegnis dekoraciojn kaj kostumojn por baledo kaj teatro. Naskiĝinta en Galesburg, Ilinojo, Tanning vivis en Parizo dum dudek-ok jaroj. Ŝi konatiĝis kun la germana pentristo Max Ernst en 1942, kaj edzigis lin kvar jarojn poste (lia kvara edzino, post Luise Straus-Ernst en 1918, Marie-Berthe Aurenche en 1927, kaj Peggy Guggenheim en 1942). Li prezentis ŝin al la rondo de la superrealistoj. Ŝia plej bone konata artaĵo, Eine kleine Nachtmusik (malhela pentraĵo plene je simbolismo; ironie nomita pro la gajkora serenado de Mozart), montras ke ŝi enmembriĝis de tiu grupo dum iom da tempo, sed pli malfrue ŝia pentrostilo ŝanĝiĝis al Impresionismo.

Ŝi nun vivas kaj laboras en Novjorko kaj ĝuas duan karieron kiel poeto.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio je la 29-a de januaro, 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]