Drakofrukto
dakofrukto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
‘’Hylocereus undatus’’ (Haw.) Britton | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La drakofrukto (Pitaya, Pitahaya) estas frukto de Hylocereus aŭ Selenicereus el la familio de la kaktacoj. Ĝi devenas el Mezameriko kaj estas kultivata en Nikaragvo, Popola Respubliko Ĉinio, Vjetnamio, Israelo kaj Sri Lanko.
Specioj
Oni uzas la sekvantajn fruktojn:
- Hylocereus undatus: blanka fruktokarno kaj intense rozkolora ŝelo
- Hylocereus polyrhizus: ruĝa fruktokarno kaj intense rozkolora ŝelo
- Selenicereus megalanthus: blanka fruktokarno kaj flava ŝelo
Priskribo
La fruktokarno de la drakofrukto enhavas multajn malgrandajn, nigrajn semojn. Ĝi havas unikan, dolĉacidan aromon, kiu perdiĝas dum kuirado. En ĝiaj devenlandoj oni uzas la frukton ĉefe pro beligi bufedojn. La frukto havas kelkajn pikilojn.
Drakofruktoj estas difektiĝemaj kaj tial malfacile transporteblaj.
La floroj malfermiĝas nokte kaj la florado daŭras ofte dum nur unu nokto kaj tiam devas okazi la polenado.[1]
Analizo de enhavo
Nutrovaloro: ĉirkaŭ 210 kJ/100 g. Ĝi enhavas la vitaminojn B, C, E kaj multe da fero, kalcio kaj fosforo.