Druzoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Druzoj
دروز
Stelo de Druzoj
etnoreligia grupo
Suma populacio
750,000 ĝis 2,000,000
Fondinto
Regionoj kun signifa populacio
Ŝablono:Flagicon Sirio 865,000
Ŝablono:Flagicon Libano 280,000
Ŝablono:Flagicon Israelo 118,000
Ŝablono:Flagicon Jordanio 20,000
Aliloke de Meza Oriento 100,000
En Ŝablono:Flagicon Usono 20,000
Religioj
Unitaraj Druzoj
Sankta skribo
Rasa'il al-hikmah (Epistoloj de Saĝeco), Qur'an
Lingvoj
araba
angla
hebrea (Sole en Israelo)
franca (Sole en Libano kaj Sirio)
class="infobox" style="width:22em; border:none; text-align:left; font-size:95%; " ! *Inkluzive de druzoj en Golanaj altaĵoj
vdr

Druzoj (arabe: duruzī درزي, pl. durūz دروز, hebree: druzim דרוזים) estas malgranda, aparta religia komunumo loĝanta plejparte en Libano, Israelo, Sirio, Turkio kaj Jordanio; malgrandaj grupoj ankaŭ elmigris al diversaj landoj de Ameriko kaj Eŭropo kaj alilanden. Ili uzas la araban lingvon kaj kondutas laŭ socia ŝablono tre simila al la araboj de tiu regiono. Plej multaj druzoj diras, ke ilia religio estas islama, sed plej multaj islamanoj ne akceptas tion kaj opinias ilin herezuloj aŭ alikredantoj. Ili interalie kredas je reenkarniĝo. Plej multaj druzoj nomas sin araboj, kvankam iuj (precipe en Israelo) neas tion. Ne ekzistas preciza censo, sed oni taksas ke la tutmonda druzaro nombras proksimume 1 milionon. Ili ne provas disvastigi sian religion, laŭ ili la pordoj estas fermitaj kaj nenia aliĝo al Druzismo eblas krom per naskiĝo.