Duonregula pluredro
El Vikipedio
En geometrio duonregula pluredro estas alte simetria vertico-transitiva konveksa pluredro komponita el du aŭ pli multaj specoj de regulaj plurlateroj. Duonregula pluredro diferenciĝas de la platonaj solidoj kiuj estas komponita el nur unu speco de plurlatero, kaj de la solidoj de Johnson kiuj estas ne vertico-transitivaj.
Laŭ sia difino ĉiuj duonregulaj pluredroj estas uniformaj pluredroj.
La tuta aro de duonregulaj pluredroj konsistas el tri partoj:
- Uniformaj konveksaj prismoj kun bazoj havantaj 3, 5, 6, 7, 8, 9 ktp laterojn (malfinia aro)
- Uniformaj konveksaj kontraŭprismoj kun bazoj havantaj 4, 5, 6, 7, 8, 9 ktp laterojn (malfinia aro)
- Arĥimedaj solidoj (13 eroj)
Uniforma prismo kun 4-lateraj bazoj (kubo) kaj uniforma kontraŭprismo kun 3-lateraj bazoj (okedro) havas edrojn de nur unu speco kaj pro tio ili ne estas duonregulaj pluredroj.
Ĉiuj arĥimedaj solidoj povas esti faritaj per konstruo de Wythoff.
