Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eŭropa buroo por malpli uzataj lingvoj (EBMUL) (angle: European Bureau for Lesser Used Languages (EBLUL), france: Bureau européen des langues les moins répandues (BELMR)) estis sendependa neŝtata organizo financata de la Eŭropa Komisiono kiu celis konservi kaj antaŭenigi malpli uzatajn aŭtoktonajn lingvojn de la Eŭropa Unio.

La Eŭropa Buroo por malpli uzataj lingvoj estis kreita fare de la iniciato de la Eŭropa Parlamento en 1982. EBMUL havis siajn sidejojn en Bruselo kaj Dublino.

UEA publikigis en 2002 Esperantan version de eldonaĵo (1998) de EBLUL, Diskutlibro pri malpli uzataj lingvoj.

EBLUL estis nuligita per decido de sia estraro de la 27-a de januaro 2010. Ĉefa oficiala kialo de la malfondo estis "maltaŭgeco de la subvencia meĥanismo de tia organiza modelo en hodiaŭaj cirkonstancoj".

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj