ESCP Business School

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ESCP Europe estas eŭropa komerca universitato kun terenoj en Parizo, Londono, Berlino, Madrido kaj Turino. Ĝi estis fondita en la jaro 1819 kaj estis la unua komerca universitato en la mondo.[1]

ESCP Europe okupis la 10-an rangon en listo pri Eŭropaj Komercaj Lernejoj publikigita en 2012 fare de la ĵurnalo Financial Times.[2] En 2010, la studprogramo por la Magistra Diplomo pri Direktado atingis la unuan rangon en la mondo, laŭ la Financial Times[3]; en la jaro 2012, ĝi okupis la duan rangon. [4] La Direktora Magistra Diplomo pri Komerca Administrado (Executive MBA) akiris la 21-an randon tutmonde.[5]

La studprogramojn de ESCP Europe akreditas la internaciaj organizaĵoj AMBA, EQUIS kaj AACSB[6]. Inter la diplomitoj de la universitato en la komerca kaj politika sferoj estas Patrick Thomas (Ĉefdirektoro ĉe la kompanio Hèrmes), Jean-Pierre Raffarin (antaŭa ĉefministro de Francio) kaj Michel Barnier (Eŭropa Komisionulo pri la Interna Merkato kaj Servoj de la Eŭropa Unio).

Historio

ESCP Europe estis fondita en 1819 fare de grupo da komercistoj kaj fakuloj pri ekonomio, inkluzivante la ekonomiston Jean-Baptiste Say kaj la komerciston Vital Roŭ. ESCP Europe estis la unua komerca universitato en la mondo.[7] [8] Jean-Baptiste Say apogis ekonomian liberalismon kaj oni ofte citas lin kiel kreinton de la koncepto de entreprenado, jam ekde 1800. Vital Roŭ estas fama pro lia granda kontribuo al la elpensado de la franca Komerca Kodo en 1807 kaj pro liaj avangardaj kredoj pri novema pedagogio.

Ekde ĝia fondiĝo ESCP Europe estas internacia: En 1824, la jargrupo enhavis 118 studentojn; 30 procento venis el eksterlando, inkluzive de sep Hispanoj, kvin Brazilanoj, kvin Nederlandoj, kvar Germanoj kaj du Usonanoj.[9] La nuntempa studentaro enhavas 100 diversajn naciecojn.

Lingva edukado estis nepra elemento de la unua lernoprogramo. Krom la franca gramatiko, estis ankaŭ kursoj pri la angla, germana kaj hispana lingvoj. Ekde 1825, entute dek lingvoj estis instruataj ĉe ESCP Europe kaj lernantoj devis studi almenaŭ tri el ili. En 1873 estis fondita Asocio por Diplomitoj de ESCP Europe. En 1921, ESCP Europe festis sian 100-an datrevenon, post prokrasto pro la post-milita krizo, en la grandskala aŭditorio ĉe la Sorbonne en Parizo.

La 5-an de aprilo 1973 oni finlaboris la koncepton de eŭropa plurterena komerca universitato. Sinsekve ESCP Europe aŭguris terenojn en Britio (en Londono en 1974, tiam translokiĝo al Oksfordo en 1975 kaj reen al Londono en 2005) kaj en Germanio (Duseldorfo en 1975 kaj translokiĝo al Berlino en 1985).[10] Tio ĉi atestas la profundan eŭropan identecon de la Universitato. Terenoj malfermiĝis en 1988 en Madrido, Hispanio kaj en 2004 en Turino, Italio. En 2011, ESCP Europe iĝis fondanta asociito de HESAM, aro da institutoj konataj pri esplorado kaj altnivela edukado en homa kaj socia sciencoj. En 2019 ESCP Europe festos sian 200-an datrevenon, kiel la Unua Komerca Universitato en la Mondo.[11]

Citaĵoj

  1. Focus On - Generation Europe Foundation - Business schools and career opportunities.
  2. Financial Times European Business School Ranking 2012.
  3. Financial Times Master in Management Ranking 2010.
  4. Financial Times Master in Management Ranking 2012.
  5. Financial Times Executive MBA Ranking 2012.
  6. angleTriple accredited business schools (AACSB, AMBA, EQUIS)
  7. Kaplan, Andreas M. (2014) European Management and European Business Schools: Insights from the History of Business Schools, European Management Journal - http://dx.doi.org/10.1016/j.emj.2014.03.006
  8. Focus On - Generation Europe Foundation - Business schools and career opportunities.
  9. Servan Schreiber Sabine (1994) Les Epices de la République, ESCP – Itinéraire d’une Grande Ecole, 1819–1994, CpL.
  10. History of ESCP Europe.
  11. Novi Mundi Université (page 34).

Eksteraj Ligiloj