Edikto de Tesaloniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Dosiero:Theodosius-1-.jpg
Teodosio la 1-a.

La Edikto de Tesaloniko, konata ankaŭ kiel Cunctos populos (komencaj vortoj de la dekreto, estis elmetita la 27-an de februaro 380 de la imperiestroj Graziano, Teodosio la 1-a kaj Valentiniano la 2-a (Tiu lasta tiuepoke estas novjare aĝanta).

La dekreto deklaras la nicean simbolon oficiala religio de la Romia Imperio, malpermesas unue arianismon kaj due ankaŭ la paganismon. Por bremsi herezon oni perleĝe postulis ke kristanoj konfesu la fidon laŭ la dekretoj de la Unua koncilio de Niceo.

La dekreta teksto estis preparita de la kancelaria ofico de Teodosio la 1-a kaj sekve estis inkluzivita en la Teodosia kodo iniciate de Teodosio la 2-a.

La nova leĝo rekonis al la episkopaj seĝoj de Romo kaj Aleksandrio la superecon koncerne la kredan problemaron. Jen la latina teksto kaj tiu esperanta:

Esperanta:

IMPERIESTROJ GRAZIANO, VALENTINIANO KAJ TEODOSIO AŬGUSTOJ. EDIKTO AL LA POPOLO DE LA URBO KONSTATINOPOLO.

Ni volas ke ĉiuj nacioj de ni regataj, danke al nia disponebleco, daŭrigu en la fideleco al tiu religio, kiu estis transdonita de Dio al Petro apostolo, kaj kiun tiu lasta memkompreneble persone transdonis la la roma popolo, kaj kiu estas konfese konservita ĉe Papo Damaso la 1-a, kaj al Petro episkopo de Aleksandrio, persono kun apostola digneco; nome ni devas konfesi laŭkonforme de la apostola instruo kaj de la Evangelio la unuecon de la Patro, Filo kaj Sankta Spirito, kiuj estas egalaj en majesteco, kaj la Sanktegan Triunuon. Ni ordonas ke la nomo de Kristanoj Katolikaj apartenas al tiuj kiuj ne malobservos la dekretojn de tiu edikto. La aliajn ni konsideras personoj neintelektohavaj kaj ordonas ke ili estu kondamnitaj al la peno de la honto kiel herezulojn, kaj al iliaj kunvenoj ni ne atribuos la nomon de Eklezio; Tiuj ĉi devas esti kondamnitaj antaŭe al la dia venĝo, kaj poste al niaj punoj, al kiuj ni estis rajtigitaj de la Ĉiela Juĝisto.

(EEMETITA EN TESALONIKO EN LA TRIA TAGO DE LA MARTAJ KALENDOJ, DUM LA KVINA KONSULATO DE GRACIANO AŬGUSTOKAJ UNUA DE TEODOZIO AŬGUSTO.[1]

Latina:

Cunctos populos, quos clementiae nostrae regit temperamentum, in tali volumus religione versari, quam divinum Petrum apostolum tradidisse Romanis religio usque ad nunc ab ipso insinuata declarat quamque pontificem Damasum sequi claret et Petrum Alexandriae episcopum virum apostolicae sanctitatis, hoc est, ut secundum apostolicam disciplinam evangelicamque doctrinam patris et filii et spiritus sancti unam deitatem sub pari maiestate et sub pia trinitate credamus. Hanc legem sequentes Christianorum catholicorum nomen iubemus amplecti, reliquos vero dementes vesanosque iudicantes haeretici dogmatis infamiam sustinere ‘nec conciliabula eorum ecclesiarum nomen accipere’, divina primum vindicta, post etiam motus nostri, quem ex caelesti arbitro sumpserimus, ultione plectendos.[2]

La edikto, kvankam proklamanta Kristanismon ŝtata religio de la Romia Imperio, ne establis iun ajn specifan direktivon. Neceesis atendi la tieldiritajn teodosiajn dekretojn (kaj iujn de la postaj imperiestroj), promulgitajn de la sama Teodosio la 1-a, kiuj inter la jaroj 391-392 normigis la praktikan aktualigon de la Edikto de Tesaliniko.

Efikoj de la Edikto

En 391-392, novaj dekretoj ("Teodosiaj dekretoj") pliakrigi la malpermesojn kontraŭ la paganaj kultoj. Tiuj dekretoj estis difinitaj de kelkaj Persekuto kontraŭ paganismo. Estis detruitaj multaj temploj kaj estis konsentitaj, aŭ alamenaŭ provokitaj, perfortajn agojn kontrak kultiraj centrojn de paganismo: unu el plej tragikaj estis la detruo, en 392 ĉirkaŭ, de la Serapeo de Aleksandrio, detruita aŭ vandaligita, en 391, dum la luktoj inter kristanoj kaj paganoj.[3] La lukto provokita de la dekretoj teodosiaj kuntrenis ke diversaj orientajn episkopoj agis kaj reagis por akiri poziciojn favorajn al kristanoj kiuj celis trnasformi al kristanaj preĝejoj la paganajn templojn. En 416 edikto de imperiestro de la orienta Romia imperio Teodosio la 2-a establis ke nur kristanoj povis ofici kiel juĝistoj, okupi publikajn ŝarĝojn kaj rekrutiĝi en la armeo. Ĉiuj nekristanaj juĝistoj, publikaj oficistoj kaj oficiroj de la armeo estus devigitaj demisii. En 423 Teodosio la 2-a perleĝe deklaris ke ĉiuj paganaj religioj nenio alia estis ol "kulto al la diablo" kaj pro tio ordonis por ĉiuj ilin praktikantoj punojn kiel karceron kaj torturon.

Sinsekve, imperiestro Valentiniano la 3-a promulgis la 7-an de julio 445 edikton kiu kontribuis konfirmi la aŭtoritaton de la episkopa seĝo de Romo por la tuta Okcidento. Tiu edikto, kiu ne validis por la orienta parto de la Imperio, plene rekonis la jurisdician superecon de la Roma Eklezio por ke «Nenio estu farita kontraŭ aŭ senkonsente de la Roma Eklezio»[4].

En multaj kazoj, la politiko de la postaj imperiestroj baziĝis sur la antaŭsupozo ke la unueco de la Imperio postulus ankaŭ la religian unuecon. Tiel ke Justiniano altrudis pezajn restriktaĵojn al la nekristanaj religioj. En 527 ĉiuj herezuloj kaj paganoj demisiigis el ŝtataj oficoj perdigante al ili publikajn salajrojn. En 529 estis altrudita la fermo de la Akademio de Ateno, lasta elstara aktiva centro de la pagana kulturo, kaj en Konstantinopolo kaj en Malgranda Azio la paganaro, ankoraŭ nombra, estis praktike puŝita al la bapto [5].

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • [1] Itallingva retejo de Cathopedia katolika reta enciklopedio

Bibliografio

  • Franco Cardini, Cristiani perseguitati e persecutori, Salerno, 2011
  • Pedro Barceló, G. Gottlieb: Das Glaubensedikt des Kaisers Theodosius vom 27. Februar 380. Adressaten und Zielsetzung. In: Karlheinz Dietz, Dieter Hennig, Hans Kaletsch: Klassisches Altertum, Spätantike und frühes Christentum. Adolf Lippold zum 65. Geburtstag gewidmet. Seminar für Alte Geschichte der Universität, Würzburg 1993, ISBN 3-927894-14-1, S. 409–423.

Notoj

  1. Teodosia kodo, (Codex_Theodosianus_-_Liber_XVI#I.2|xvi.1.2.
  2. DAT. III Kal. Mar. THESSAL(ONICAE) GR(ATI)ANO A. V ET THEOD(OSIO) A. I CONSS.|lingvo latina.
  3. La rakontoj de historiistoj pri tiu detruo ne kunlimiĝas inter si: laŭ Sozomeno, kristana historiisto, paganoj en la Serapeo mortigis kristanojn, kies kunreligianoj resgis ĝin vandaligante; preskaŭ la samon atestas Tiranio Rufino (Turcan, Robert, Cults of the Roman Empire, Blackwel, 1996) kaj aliaj. Eŭnapio, male, prezentas version akuzantan la episkopon Teofilon de Aleksandrio kiu kron ĝin vandaligi, estus inokoluginta en ĝin monaĥan grupon venintan el la dezerto.
  4. Walter Ullmann, Il papato nel Medioevo, Laterza, Roma-bari, 1999
  5. Hans Küng, Cristianesimo. Essenza e storia, Rizzoli, Milano, 1997

Vidu ankaŭ