Teodosio
El Vikipedio
| Teodosio | |
|---|---|
Romia imperiestro |
|
| Naskiĝo | 11-a de januaro 347 en Cauca apud Segovia, Romia Imperio |
| Morto | 17-a de januaro 395 en Milano, Romia Imperio |
| Portalo pri Homoj | |
Teodosio, latine Flavius Theodosius dicitur Magnus (n. 11-a de januaro 347 en Cauca apud Segovia; m. 17-a de januaro 395 en Milano). Li estis romia imperiestro, la lasta imperiestro de la tuta Romia imperio, de 379 ĝis sia morto. Post li, la imperio estis dividita inter liaj filoj Honorio kaj Arkadio.
Komence li estis okcidenta kunimperiestro kun Valento en 378. Post la morto de Valento li iĝis kunimperiestro kun Valenciano la 2-a, kaj post lia morto li atakis Okcidenton, por ke la mortigintoj de Valenciano ne okupu la tronon, kaj iĝis la nura imperistro post venko super la uzurpanto Eŭgenio.
Fojfoje kelkaj historiistoj rigardas lin kiel bizancan imperiestron kaj nomas lin Teodosio la 1-a de la Bizanca imperio.