Edmond Hall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edmond Hall
Edmond Hall, 1960, foto de Miloš Budík
Edmond Hall, 1960, foto de Miloš Budík
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1901 (1901-05-15)
en Nov-Orleano
Morto 11-an de februaro 1967 (1967-02-11) (65-jaraĝa)
en Kembriĝo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo klarnetisto • ĵazmuzikisto
vdr

Edmond HALL (naskiĝis la 15-an de majo 1901 en Nov-Orleano[1]; mortis la 11-an de februaro 1967 en Kembriĝo, Masaĉuseco) estis usona klarnetisto kaj saksofonisto de tradicia ĵazo.

Ŝelakdisko de Blue Note de februaro 1941: „Celestial Express“, kun Charlie Christian, Israel Crosby kaj Meade Lux Lewis.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis sininstruinto en muzikema familio – lia patro estis klarnetisto Edward Hall, liaj fratoj Robert (klarneto, saksofono), Clarence (saksofono, gitaro, banĝo) kaj la plej juna Herb Hall (klarneto), kiu estas aŭdeblaj ankaŭ sur multaj muzikalbumoj (kun i.a. Wild Bill Davison). Trombonisto Trummy Young skribis ekzemple en sia biografio pri Edmond Hall (1955): „Barney Bigard kaj Ed estis du el la plej grandiozaj klarnetistoj de Nov-Orleano“. Elstaris lia granda, plena sono kaj lia fortoplena ludmaniero. Hall atingis sian tre malkutiman, preskaŭ ne normalan klarnetsonon, sed pli similan al tiu de saksonon, per sia maniero fajli siajn anĉojn. Samkiel je Johnny Dodds, Frank Teschmaker kaj Pee Wee Russell lia frazigo restis plejparte stakata. Malgraŭ teknikaj limigoj Hall kapablis pro la ĉiam rekonebla emocio de sia ludo, krei kaj je bluso kaj ankaŭ je lirikaj baladaj pecoj altegan nivelon. Je tio li ĉiam strebis pluevolui kaj transiris je la fino de sia kariero al alia klarnetsistemo.

En la 1920-aj jaroj li ludis en regionaj bandoj en suda Usono, interalie ĉe la bando Pensacola Jazzers, pli malfrue en Novjorko, precipe kun trumpetisto Frankie Newton, kaj ekde 1942 ĝis 1944 sub Teddy Wilson. Komence Hall fariĝis pli konata kiel baritonsaksofonisto ol kiel klarnetisto. Sekvis la laboro kun propraj bandoj, i.a. li verkis sonregistraĵojn por Continental per sia Cafe Society Orchestra. Je tio li kunlaboris kun kelkaj el la plej bonaj svingomuzikistoj kiel Johnny Guarnieri (piano, celesto, klaviceno), Red Norvo (vibrafono) kaj Charlie Christian (Ĉi tiuj sonregistraĵoj apartenas al la malmultaj, sur kiuj Christian estas aŭdebla per akustika gitaro). Meze de la 1950-aj jaroj Ed Hall apartenis al la ĉiustelularo de Louis Armstrong, kun kiu li kunmuzikis je koncertvojaĝoj ekzemple en 1956 je Ĉikago kaj tie la 1-an de junio kun Young (trombono), Billy Kyle (piano), Dale Jones (kontrabaso), Barrett Deems (frapinstrumentaro) kaj Armstrong prezentis elstaran improvizadkunsidon („Clarinet Marmelade“). En siaj ĉiustelularaj koncertoj Armstrong kutime elstarigis Hall-on kun lia persona furorpeco "Dardanella". Decembron de 1966, malmultajn semajnojn antaŭ sia morto, li surdiskigis en Kopenhago kun la bando Papa Bue's Viking Jazzband kaj kun la triopo de Jorn Jensen aron da mitaj titoloj, ekzemple ankaŭ la bluson „Ed's Blues“.

Li mortis pro korinfarkto, post kiam li deŝovelis neĝon de sia ĝardeno. Li muzikis je koncertoj kaj surdiskigoj ankaŭ kun Claude Hopkins, Billie Holiday, Lionel Hampton, Joe Sullivan, Coleman Hawkins, Jack Teagarden, Harry Belafonte kaj multaj aliaj kaj estis dumtempe konstanta membro de la mita bando de Eddie Condon en la 1940-aj jaroj apud muzikistoj kiel Wild Bill Davison, Max Kaminsky kaj George Brunies.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ aliaj indikoj en Reserve, Luiziano