Edmontonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Edmontonio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Ornitiskioj Ornithischia
Subordo: Tireoforoj Thyreophora
Infraordo: Ankilosaŭroj Ankylosauria
Familio: Nodosaŭredoj Nodosauridae
Genro: Edmontonia
Sternberg, 1928
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Edmontonio estis kirasa dinosaŭro, parto de la nodosaŭra familio de la Malfrua Kretaceo. La nomo venas de la loko kie oni malkovris ĝin, Edmontono en Alberto (Kanado).

Malkovrado kaj specioj[redakti | redakti fonton]

La tipan specion de Edmontonio, E. longiceps, malkovris en 1924 George Paterson, sed daŭris ĝis 1928 ke C. M. Sternberg nomis ĝin. La specion E. rugosidens, formale nomita far Gilmore en 1930, oni trovis en la Aguja formacio en Teksaso.

Specioj de Edmontonia:

  • E. longiceps (tipa)
  • E. rugosidens

Edmontonia australis, konata nur laŭ cervikaj restaĵoj, estas dubinda nomo.

Paleobiologio[redakti | redakti fonton]

Edmontonio estis masa kaj tankeca, plenkreske 7 metrojn longa kaj 2 metrojn alta. Ĝi havis ostecajn platojn surdorse kaj surkape, multajn pikajn spikojn laŭ la dorso kaj vosto, kaj 4 grandajn spikojn kiuj elstaris de la ŝultroj ambaŭflanke. Ĉi tiujn grandajn spikojn ĝi verŝajne uzis en konkursoj de forteco. Por protekti sin kontraŭ rabobestoj, edmontonio verŝajne kaŭris proksime al la tero por minimumigis la atakeblon de sia sendefenda ventro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]