Eduard Magnus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eduard Magnus
Eduard Magnus, memportreto (1827)
Eduard Magnus, memportreto (1827)
Persona informo
Eduard Magnus
Naskiĝo 7-an de januaro 1799 (1799-01-07)
en Berlino
Morto 8-an de aŭgusto 1872 (1872-08-08) (73-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Doroteurba tombejo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino • Prussian Academy of Arts vd
Familio
Gefratoj Heinrich Gustav Magnus vd
Profesio
Okupo pentristo • universitata instruisto vd
Aktiva en BerlinoParizoRomoParizoBerlinoParizoHispanioBerlinoParizoHispanioBerlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eduard MAGNUS (naskiĝinta la 7-an de januaro 1799 en Berlino, mortinta samloke la 8-an de aŭgusto 1871) estis germana (ĝenro)pentristo kaj verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

1836 Heimkehr des Palikaren

Dum trejniĝo ĉe la Artakademio berlina kaj la Konstruakademio berlina li aŭskultis prelegadojn ĉe la universitato. Post studofino li iris Parizon kaj poste en Italujon. En 1829 li revenis por iri du jarojn poste denove suden. Tra Parizo kaj Anglujo iĝis la dua reveno patrujen. En 1837 li ekakademianis kaj iĝis profesoro en la 1844-a jaro. Inter 1850 kaj 1853 li studvojaĝis en Franclandon kaj Hispanujon.

Inter liaj ĝenroverkoj menciindas: Mädchen aus Albano (1830), Heimkehr des Palikaren (1836, Berliner Nationalgalerie), Zwei spielende Knaben, ein Landmädchen und ein Fischerknabe von Nizza.

Liaj multnombraj verkoj kiuj igis lin unu el la plej ovaciitaj berlinaj artistoj siatempe imponas per koloroj brilaj kaj diafanaj kiel ankaŭ per eleganta kaj romantika interpretadoj. Ekzemple modelu liaj portretoj de Bertel Thorvaldsen, feldmarŝalo Friedrich von Wrangel, Felix Mendelssohn-Bartholdy, Henriette Sontag, Jenny Lind (Berliner Nationalgalerie), E. Mandel.

Verkistece[redakti | redakti fonton]

Magnus krome aktivis kiel verkisto. Li skribis i.a. konsiderojn pri bona luminstalo en galerioj Über die Einrichtung und Beleuchtung von Räumen zur Aufstellung von Gemälden und Sculpturen (Berlino 1864) kaj artistaj teorioj pri multkoloreco Die Polychromie vom künstlerischen Standpunkte (Berlino 1872).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 13. Leipzig 1908, p. 99 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]