Edvardas Piščikas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edvardas Piščikas
Persona informo
Naskiĝo 16-a de aŭgusto 1960
en en urbeto Užventis, komunumo Kelmė, okcidenta Litovio
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj esperanta muzikisto
vdr

Edvardas Piščikas (naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1960 en urbeto Užventis, komunumo Kelmė, okcidenta Litovio) estas gvidanto de la internacie populara muzika grupo “Asorti”.

Lernis li en urbo Šiauliai, tie koncertis kaj eĉ elprovis pentroarton (en 1979). Muzikanto li estis ĉiam – jam 14-jara li ludis en profesia bando kaj gajnis monon. Dum la jaroj 1979-1981 Edvardo militservis en Kazaĥio. En 1981 E. Piščikas venis al urbeto Visaginas, tiam Sniečkus, konstruita por laborantoj ligitaj kun Ignalina atoma centralo (kies unua reaktoro ekfunkciis fine de 1983). Ĝis la jaro 1983 li laboris kiel pentristo (!) de tiama Sniečkus, poste ĝis 1993 kiel arbaristo kaj samtempe kiel soninĝeniero, estro de muzika studio Asorti en la urba Junulara domo de verkado (ankaŭ nun).

La muzika trupo ASORTI kreiĝis en 1982, komence kiel muzikanta duopo: estis Edvardo kaj veninta el la latva Daugavpils Jelena. Ilia amiko, kiu kunludis, proponis la muzikan ensembleton titoligi “ASORTI” (ja estis plenumata buntstila muziko – france assorti signifas taǔge komponita). Baldaǔ Edvardas kaj Jelena (amikforme – Lena) geedziĝis kaj fine de 1984 enmondigis talentan fileton Edgaras, kiu nun estas la tria, brila ano de la familia trupo ASORTI.

Henrik Peniuta, la gvidanto de ĵus fondiĝinta (en 1989) urba E-klubo “Espero” konvinkis ilin eklerni por tio la internacian lingvon Esperanto kaj partopreni belartan konkurson “Muzo” en Vilno. Estis la jaro 1992, kiam la triopo “Asorti” koncertis antaǔ vasta E-publiko kaj estis tuj rimarkita. Pasis nur ankoraŭ kelkaj jaroj kaj ĝi ekgastrolis ankaŭ eksterlande.

Multaj landoj, inter ili, Finnlando kaj Germanio, Pollando, Svedio, Belgio, Nederlando, Italio, Japanio estas en la listo de gastigantoj. Memkomprene, en la programo de Asorti ĉiam eniras ankaŭ Eeroj. Ekde kiam en 1991 en Visaginas komenciĝis tradicia internacia muzika festivalo “Visagino Country”, “Asorti” kiel unu el gastigantoj ofte plenumas eksterkonkursan programon. Edvardas Piščikas, kiel esperantisto, sen kia ajn dubo, restas centra figuro en Visaginas. Ekde 1993 li estas senŝanĝa gvidanto de la urba klubo “Espero”. Li senĉese kaj aktive laboras sur E-kampo.