Ekonomia Forumo de Krynica

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ekonomia Forumo de Krynica okazas ĉiujare de 1991 komence de septembro, en Krynica termala stacio de Tatroj, en suda Pollando, en Malgrandpollando. Ĝi kunvenigas politikistojn, manaĝerojn, esploristojn, reprezentantojn de komunikrimedoj kaj de neregistaraj organizaĵoj, precipe el centra kaj orienta Eŭropo. En 2007 kolektiĝis 3000 partoprenintoj dum tri tagoj kun 140 diskutrondoj pri temoj ekonomiaj, kulturaj, edukaj kaj naturmediaj.

La celo de la forumo estas favorigi komercan partnerecon kaj la politikan proksimiĝon kaj vivigi la kulturan komunumon inter eŭropaj landoj.

Laborlingvoj simultanee tradukataj estas la pola, la angla kaj la rusa. Laŭbezone povas esti tradukoj al kelkaj aliaj lingvoj.

La 18-a Forumo en 2008

La pola ĉefministro Donald Tusk anoncis la planon ke Pollando eniru la Eŭrozonon en 2011 [1].

Partoprenis 1600 personoj inter aliaj Mihail Sergejeviĉ Gorbaĉov, Lech Wałęsa, multaj bankistoj, ekonimikistoj, strategiistoj, sciencistoj, gvidantoj de grandaj kompanioj... La nura partnero, kiu ne venas el profesiaj rondoj kaj supera politik-ekonomia elito estis Eŭropa Esperanto-Unio. Tio okazas jam la trian jaron dank al la amikeco inter la prezidanto de la Forumo kaj prezidantino de Pola Esperanto-Asocio Halina Komar. Kiel ĉiu partnero, tiel ankaŭ EEU devis organizi paneldiskuton pri iu temo rilata al la ĉefteno de la Forumo kiu estis "Eŭropa dilemo: Centra Eŭropo - aktiva partnero aŭ pasiva spektanto". Tiu paneldiskuto havis la temon: Unuiĝintaj en diverseco: Lernado de lingvoj kaj eŭropa identeco". Prelegis Barbara Pietrzak, Georgo Handzlik, Zlatko Tišljar kaj Peter Balaž. Diskutis ankaŭ prof. Joachim Diec. Partoprenis trideko da aŭskultantoj. Krome troviĝis en tre bona pozicio ankaŭ budo de EEU kiun prizorgis Petro Balaž kaj deĵoris junuloj de Pola Esperanto-Junularo. La budo estis reprezente aranĝita kaj multaj homoj haltis kaj interesiĝis pri Esperanto povinte ricevi kompetentajn respondojn kaj ricevi informojn en pluraj lingvoj. Interalie kun la deĵorantoj antaŭ la budo fotiĝis Lech Wałęsa, la fama iama prezidanto de Pollando. [2]

Ĉefaj temoj

  • Internacia situacio : eŭropa politiko, ekonomia kunlaboro, integriĝo kaj sekureco
  • Ekonomiko : takso de la transformprocesoj kaj esploroj pri ilia efektiva daŭrigo
  • Financoj kaj banko : la financa merkato, la bankoj kaj investado
  • Temoj pri diversaj ekonomikaj sferoj : energio, regiona disvolvado, nova ekonomiko
  • San- kaj ekologi-problemoj : influo de malsanoj sur nacioj, kampoj sur kiuj ekonomiko povas engaĝiĝi en la lukto kontraŭ la plej gravaj sanriskoj
  • Ne registaraj organizaĵoj
  • Sociaj sciencoj, filozofio, sociologio kaj kulturo

Invititaj gravuloj

Inter la invititoj menciindas : Vaclav Havel, Valdas Adamkus, Gediminas Kirkilas, Viktor Juŝĉenko, Jorge Sampaio, Emil Constantinescu, Alfred Gusenbauer, Mirek Topolanek, Andris Piebalgs, Dalia Grybauskaitė, Viviane Reding, Danuta Hübner, Pierre Lellouche, Sergeï Yastrzhembsky, Miĥail Saakaŝvili, Elmar Brok, Joachim Bitterlich, Günther Krichbaum, Mike Gapes, Guy Sorman, Jean-Dominique Giuliani

Datoj

  • 17-a : de la 5-a ĝis la 8-a de septembro 2007
  • 18-a : de la 10-a ĝis la 13-a de septembro 2008
  • 19-a : de la 9-a ĝis la 12-a septembro 2009

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj

  1. [1] : Le gouvernement tiendra à ce que la Pologne entre dans la zone euro au cours de l’an 2011, a déclaré le Premier ministre Donald Tusk lors du Forum Economique à Krynica. GAZETA WYBORCZA
  2. Orienteŭropa Davos - Ekonomia forumo en Krynica (Pollando), blogaĵo de Zlatko Tišljar, 14-a de septembro 2008