Halina Komar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Halina Komar
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1936 (1936-11-30)
Morto 13-an de februaro 2023 (2023-02-13) (86-jaraĝa)
Lingvoj polaEsperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Halina KOMAR (n. en 1937, m. 13-an de februaro 2023) estis pola turisma organizantino kaj esperantistino (ekde 1981), ŝi instruis kaj disvastigis Esperanton, fondis kaj gvidis la turisman entreprenon Korlando (1989-2004) kaj centron de interkultura edukado en Nowy Sącz, iniciatis Esperanto-kunvenojn kadre de la ekonomiaj forumoj en Krynica-Zdrój kaj multkulturan vilaĝon Esperanto en la festivalo Przystanek Woodstock / Pol’and’Rock, okupiĝis pri pluraj edukaj kaj kulturaj projektoj ligitaj al Esperanto, (kun)organizis esperantistajn renkontiĝojn kaj kongresojn, kaj estis prezidanto de Pola Esperanto-Asocio inter 2007-2011. Ŝi estis reprezentanto en Pollando de Eŭropa Esperanto-Unio el Bruselo kaj membro de la Aŭtonoma Registaro de la Universitato de la Tria Aĝo de Nowy Sącz[1]. En 2017 Halina Komar ricevis Diplomon pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio (UEA)[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]