Ekzekuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Replikaĵo de gilotino

Ekzekuto estas akto de plenumo de mortpuno. Hodiaŭ kutimaj manieroj de ekzekuto estas pendumo, pafekzekutado, ekzekuto per injekto, venenigo en gaskamero kaj elektro sur elektra seĝo. En kelkaj islamaj landoj oni ekzekutas ankaŭ per tradiciaj manieroj kiel estas forhako de kapo sur lignobloko aŭ ŝtonumado.