Eldonejo Johann Ambrosius Barth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eldonejo Johann Ambrosius Barth
eldonejo vd
Dum 1780 - 1999
Fondintoj Johann Ambrosius Barth vd
Lando Elektoprinclando Saksio
vdr

La eldonejo Johann Ambrosius Barth - germane Johann Ambrosius Barth Verlag - en Lepsiko (Leipzig) inter la jaroj 1776 ĝis 1999 estis signifa libroeldonejo de faka literaturo - aparte, sed ne nur, en la germana lingvo.

La eldonejon fondis Johann Philipp Haug (1747–1784). Post lia morto, lia vidvino en 1789 edziniĝis al Johann Ambrosius Barth, kies nomon la eldonejo sekve portis.[1] Kiam Hans Barth en 1887 mortis sen heredantoj, Arthur Meiner(1865-1952) en 1890 aĉetis la eldonejon.[2] Li ampleksigis ĝin per eldonoj de faklibroj pri medicino, psikologio kaj prahistorio. Lia eldonejo alaĉetis eldonajn firmaojn de Leopold Voss (1833–1895), Curt Kabitzsch und Hermann Meuserer.[3] Krome li aĉetis la rajtojn plueldoni la librojn de aliaj eldonejoj, interalie la libraron de la firmao Breitkopf & Härtel.[4] Post la starigo de la komunisma ŝtato GDR la eldonejo ricevis la permeson pluekzisti, sub ŝtata kontrolo, sed pro la nepolitika enhavo de plej multaj libroproduktaĵoj relative malmulte influata pere de la ŝtataj instancoj.

la kuracista frazaro Ärztlicher Dolmetscher en 16 naciaj eŭropaj lingvoj kaj en Esperanto, eldono 1980

Aldoniĝis novaj libroprojektoj, ekzemple inter la jaroj 1949 ĝis 1999 la astronomia jarlibro Kalender für Sternfreunde, kiu apartenis al la GDR-aj libroproduktaĵoj, kiuj ankaŭ en la "germanlingva eksterlando", precipe okcidenta Germanio, Aŭstrio kaj Svislando, havis tre altan faktan renomon. En Esperantujo aparte konatiĝis la kuracista frazaro Ärztlicher Dolmetscher en 16 naciaj eŭropaj lingvoj kaj en Esperanto, eldonita en 1977 kaj 1980.

Ĝis la jaro 1987 la eldonejo estis komerca societo, laŭ germana juro nomata Kommanditgesellschaft. Post la morto de la lasta societanino, la firmao en 1988 iĝis parto de la ŝtata entrepreno Verlage für Medizin und Biologie Berlin, Leipzig, Jena, sed daŭrigis sian eldonan laboron sub la antaŭa nomo. En julio 1990 fondiĝis komerca societo kun limigita respondeco (Gesellschaft mit beschränkter Haftung laŭ germana juro), kun partopreno de la okcidentgermana eldonejo Hüthig Verlagsgemeinschaft Decker & Müller en Hajdelbergo. La lepsika branĉo de la nova tutgermana eldonejo fermiĝis en 1999, kaj la stokaro de ankoraŭ ne venditaj libroj konserviĝas en la ŝtata arkivo Lepisko (Staatsarchiv Leipzig).[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christoph Links: Das Schicksal der DDR-Verlage - Die Privatisierung und ihre Konsequenzen (germane: "la sorto de la GDR-aj eldonejoj - La privatigo kaj ties konsekvencoj). 2-a eldono. Berlino 2010, ISBN 978-3-86153-595-9.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]