Elemér Balogh (ekonomikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elemér Balogh (ekonomikisto)
Elemér Balogh (ekonomikisto)
Elemér Balogh (ekonomikisto)
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1871 (1871-10-22)
en Peŝto
Morto 10-an de aŭgusto 1938 (1938-08-10) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Tihamér Balogh
Frat(in)o Loránd Almási Balogh
Parencoj Pál Balogh
Okupo
Okupo ekonomikistopolitikistoentreprenisto
vdr

Elemér Balogh [balog], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balogh Elemér estis hungara bankisto, ekonomikisto, politikisto. Lia nobela antaŭnomo estis fertősalmási [fertOŝalmAŝi], lia avo estis Pál Balogh, lia patro estis Tihamér Balogh, lia frato estis Loránd Almási Balogh.

Elemér Balogh (ekonomikisto)[1] naskiĝis la  22-an de oktobro 1871(nun 1871-10-22) en Pest (urbo), li mortis la 10-an de aŭgusto 1938 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elemér Balogh (ekonomikisto) maturiĝis en luterana gimnazio en Budapeŝto en 1889, poste li finis la studojn en komerca akademio en 1892. Li laboris en banko inter 1892–1898, dum li studvojaĝis en bankoj de Vieno, Berlino kaj Parizo. Ekde 1898 li estis motoro de la kooperativa movado en Hungario, li establis plurajn kooperativojn, kie li havis altajn postenojn, eĉ li iniciatis memstaran ekonomian fakultaton. Li estis senatano inter 1927–1938, dum li emeritiĝis en 1934. Lia edzino naskis 2 filinojn en 1902 kaj 1905.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A valuta szerepe a gazdasági válságban (1896, denove en 2012)
  • A szövetkezetek szerepe a közjólét előmozdításában (sen eldonjaro)
  • Közgazdasági egyetem (1900)
  • Útmutatás fogyasztási szövetkezetek alapítására és vezetésére (1903, 5-a eldono en 1905)
  • Tanulmányok a közgazdasági szakképzés köréből (kunaŭtoro, 1915)
  • A mezőgazdasági termelés és értékesítés megszervezése szövetkezetek útján (1930)
  • Emlékeim. A negyvenéves Hangya és a Közgazdasági Egyetem története. Gr. Károlyi Sándor emlékének szentelve. (1938)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]