Emil Frey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emil Frey
Emil Frey

Emil Frey en 1891


47-a
Antaŭulo Karl Schenk
Sekvanto Josef Zemp

En funkcio:
 – 
Funkcio akceptita:
En funkcio:
1875 – 1876
Antaŭulo Jakob Stämpfli
Sekvanto Arnold Otto Aepli
En funkcio:
1-a de januaro 1891 – 31-a de marto 1897
Antaŭulo Bernhard Hammer
Sekvanto Ernst Brenner

Naskiĝo 24-an de oktobro 1838
en Arlesheim, Svislando
Morto 24-an de decembro 1922
en Arlesheim, Svislando
Nacieco sviso
Politika partio Radikal-demokrato
Profesio politikisto, ĵurnalisto, oficiro
v  d  r
Information icon.svg


Emil FREY (naskiĝis la 24-an de oktobro 1838 en Arlesheim kaj mortis la 24-an de decembro 1922 samloke) estis svisa ĵurnalisto, oficiro, ambasadoro kaj politikisto. De la 1-a de januaro 1891 ĝis la 31-a de marto 1897 li estis membro de la Federacia Konsilio de Svislando kaj en la jaro 1895 li oficiis kiel federacia prezidanto.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Sen profesia diplomo li elmigris en la jaro 1860 al Usono kaj aliĝis je la komenco de la Usona Enlanda Milito kiel volontulo al la armeo de la nordŝtatoj. Post la batalo apud Gettysburg li estis militkaptito de la Konfederaciitaj ŝtatoj de Ameriko dum unu kaj duona jaroj.

En la jaro 1865 li revenis kiel militheroo al Svislando kaj komencis sian karieron kiel politikisto. De 1866 ĝis 1872 li estis membro de la registara konsilio de Kantono Bazelo Kampara.

Emil Frey estis de 1872 ĝis 1882 kaj de 1889 ĝis 1890 membro de la Nacia Konsilio. Inter 1882 kaj 1889 li estis svisa ambasadoro en Vaŝingtono. Kiel reprezentanto de la Radikal-Demokrata Partio de Svislando li elektiĝis la 11-an de decembro 1890 kiel membro de la Federacia Konsilio, al kio oficio li 1879 kaj 1881 jam dufoje vane kandidatis. En 1895 li prezidis la konfederacion. Post kiam lia projekto de armereformo en 1896 malsukcesis en publika baloto, li demisiis en marto 1897. Post lia retiriĝio li estis ĝis 1921 direktoro de la Internacia Telekomunika Unio (ITU).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Emil Frey estis alta protektanto de la 9-a Universsala Kongreso de Esperanto en Berno. En la ĉeesto de Ludoviko Lazaro Zamenhof li salutis la kongreson memorigante pri la meritoj de Ernest Naville pri Esperanto kaj esprimante sian admiron pri Zamenhof.

Frey estis honora prezidanto de la Asocio por la kreo de mondlingva oficejo, asocio, kiu fakte troviĝis sub la kontrolo de idistoj. Malgraŭ tio Frey tre favore pledis por Esperanto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]