Emmanuel Chabrier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alexis-Emmanuel Chabrier (n. 18-an de januaro 1841 en Ambert (Puy-de-Dôme); m. 13-an de septembro 1894 en Parizo) estis franca komponisto kaj pianisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Emmanuel Chabrier

Emmanuel Chabrier estis filo de la juristo Jean Chabrier. Jam en la infanaĝo li ricevis unuan pianoinstruon kaj komponis ok jarojn aĝa kelkajn dancojn. En 1851 la familio transloĝiĝis al Clermont-Ferrand, poste en 1856 al Parizo en Francio, kie li fariĝis pianolernanto de Edward Wolff kaj studis kompozicion kun T. E. Semet kaj Aristide Hignard. Krome li studis violonludadon kun Richard Hammer. Tamen en 1851 li ankaŭ ekstudis juron kaj en 1861 ektenis postenon en la ministrejo pri enlandaj aferoj.

Interesite ankaŭ pri poezio kaj pentrarto Chabrier amikiĝis kun diversaj artistoj. El la amikeco kun Paul Verlaine ekestis la libretoj por lia operetoj Fisch-Ton-Kan (1863–64) kaj Vaucochard et fils Ier (1864), kiuj tamen restis same nekompletaj kiel la opero Jean Hunyade ekverkita en 1867. Chabrier ankaŭ estis fascinita de la impresionismo, kaj lia amiko Édouard Manet pentris du portretojn pri li.

En 1873 li edzinigis Marie Alice Dejean. Li verkis siajn unuajn orkestrokomponaĵojn kaj finfine sukcesis per siaj serenaj operoj L'étoile (1877) kaj Une éducation manquée (1879). En la domo de Chabrier kunvenis preskaŭ ĉiuj renomaj komponistoj tiutempaj, kaj en 1880 li rezignis sian postenon en la ministrejo por tutplene sin dediĉi al la muziko. Por piano li verkis en 1881 la dek Pièces pittoresques, kiuj apartenas al liaj plej elstaraj verkoj, kaj post restado en Hispanio ekestis la orkestra rapsodio España, lia plej populara komponaĵo.

Ekde 1883 Chabrier komponis prefere en La Membrolle-sur-Choisille (Touraine), kie ekestis la Trois Valses romantiques por piano. Lia admiro por la verkaro de Wagner influis en la operon Gwendoline, unuafoje prezentita en 1886, dum kiam la Le roi malgré lui el la sekva jaro denove estis komika opero. Li orkestrigis kelkajn el siaj pianokomponaĵoj kaj verkis en 1890 la Six mélodies samkiel Ode à la musique por soprano kaj ina ĥoro.

La lastajn jarojn de Chabrier karakterizis malsano, financaj problemoj kaj seniluziiĝo pri la modesta sukceso de liaj scenejaj verkoj. Lia lasta opero Briséïs ankaŭ restis nekompleta, poste paralizo finis la komponadon entute. En 1894 la komponisto mortis post longa sufero. Nur la sekva muzikista generacio ekkonis lian gravecon, precipe kiel pianokomponisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Édouard Manet: (1880)
Portreto de Emmanuel Chabrier
  • Operoj
    • L'étoile (La stelo) (1877)
    • Une éducation manquée (manka edukado) (1879)
    • Gwendoline (1885, unua prezentado 1886)
    • Le roi malgré lui (Reĝo kontraŭ volo) (1887)
    • Briséïs (1888-91, nur la 1-a akto finfarita)
  • Orkestroverkoj
    • Lamento (1874)
    • Larghetto por korno kaj orkestro (1875)
    • España (1883)
    • Joyeuse marche (1888)
    • Prélude pastorale (1888)
    • Suite pastorale (1888, prilaboraĵo de 4 pecoj el la Pièces pittoresques por piano)
  • Pianoverkoj
    • Rêverie (1855)
    • Julia. valso op.1 (1857)
    • Le Scalp (1861)
    • Souvenirs de Brunehaut. valso (1862)
    • Marche des Cipayes (1863)
    • Pas redoublé (Cortège burlesque) (1871)
    • Suite de valses (1872)
    • Impromptu C-maĵora (1873)
    • 10 Pièces pittoresques (1881)
    • Trois valses romantiques por du pianoj (1883)
    • Habanera (1885, ankaŭ orkestrigita)
    • Souvenirs de Munich. kvadrilo pri temoj el Tristan und Isolde por piano je 4 manoj (1885-86)
    • Bourrée fantasque (1891, ankaŭ orkestrigita)
    • Cinq morceaux (postmorta)
  • Lidoj
    • 9 lidoj (1862)
    • Sérénade de Ruy Blas (1863)
    • Les lèvres closes (1867)
    • L'invitation au voyage (1870)
    • Sommation irrespectueuse (1880)
    • Tes yeux bleus (1883)
    • Credo d'amour (1883)
    • Chanson pour Jeanne (1886)
    • 6 mélodies (1890)
    • Lied. Nez au Vent (postmortaj)
  • Pluaj voĉkantaj verkoj
    • Cocodette et Cocorico. Komika dueto por 2 kantvoĉoj kaj orkestro (1877-79)
    • Monsieur et Madame Orchestre. Komika dueto por 2 kantvoĉoj kaj orkestro (1877-79)
    • La sulamite. Scène lyrique por mezosoprano, inĥoro kaj orkestro (1884)
    • Duo de l'ouvreuse de l'Opéra-Comique et de l'employé du Bon Marché (1888)
    • Ode à la musique por soprano, inĥoro kaj orkestro (piano) (1890)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]