Enĉilado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enchiladas rojas kun "chile guajillo".

Enĉilado, en hispana lingvo enchilada [enĉiLAda] estas plado kiu en Meksiko estas kuirita el tortiljo de maizo ruligita kaj trempita en pika saŭco uzante kapsiketon (en hispana ĉile, kaj de tie la termino enĉilado) en ties preparado.[1]​ Depende de la stilo, la enchilada povas esti akompanata aŭ farĉita de viando — koko, bovo, meleagro — fromaĝo aŭ boligitaj legomoj; krome ĝi povas esti akompanata de iu aldona garnaĵo, kiu ĝenerale konsistas en mueligita aŭ en tranĉaĵoj freŝa cepo, laktuko, laktokremo kaj fromaĝo.

En Meksiko la enĉiladoj estas konsiderataj tradicia manĝaĵo kaj ties ingrediencoj estas ekzemple: vianderoj, plekaĵoj (beto, cepo, petroselo, ajlo, timiano, kapsiko, karoto, brasiko, pizoj, origano, vinagro), tomatosaŭco, viando — koko, bovo, porko, meleagro —.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Enchiladas mexicanas». VIX. Konsultita la 9an de Junio 2021.