Energy Star
Energy Star (angle, energistelo) estas la nomo de internacie agnoskita programo por energiŝparado. Ĝi estis inicita de la usona Environmental Protection Agency (EPA) en 1992 por limigi la forcejan efikon. Ĝi ekzistas kiel markemblemo aŭ atestilo por produktoj, kiuj respekta la mediprotektajn normojn, kiel komputiloj aŭ lumigiloj. Ĝi povas esti agnoskita por industriaj konstruaĵoj, laborejoj aŭ hejmaj domoj: tiel en 2005, 2000 konstruaĵoj kaj 350.000 novaj domoj ricevis tiun atestilon en Usono.
Enhavo |
[redakti] En Usono
Ĉe interreto la programo Energy Star ebligas al konsumantoj trovi la plej efikajn aparatojn laŭ energia konsumo. Inter alie troveblas:
- hejmaj elektraj aparatoj: fridujoj, lavmaŝinoj, telerlaviloj, mikroondiloj, ...
- komputilaj ekranoj
- komputiloj
- tekkomputiloj
- komputilaj sistemoj
- serviloj
- ludkonzoloj
[redakti] En Eŭropo
En 2001 la Eŭropa Komisiono subskribis konsenton kun Usono por favori la agnoskon de la normo en Eŭropo. Novembre de la jaro 2009 la eŭropa komisiono kaj EPA validigis Energy Star 5.0 display, kiu rilatas al afiŝigiloj kaj ebligos ŝpari prskaŭ 9 TWh dum la vivodaŭro de produkto.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
- angle La usona Energy Star
- france La eŭropa Energy Star
- france Prezento de la Energy Star 5.0 display fare de la eŭropa komisiono
- france Artikolo pri Energy Star ĉe GreenIT.fr
- france Artikolo pri Energy Star ĉe EcoInfo
- france Artikolo pri Energy Star ĉe Ginjfo
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Medio |
