Enharmono
Enharmonio estas en la muziko kompozicia praktiko, interpreti tonojn kiel aliaj tonoj, se ili en la egalŝtupa agordo havas la saman altecon, tamen aliajn nomojn (kaj aliajn signifojn). Ekzemple oni povas rigardi F♯ kiel G♭ aŭ B♯ kiel C. Per tio la muzika kunteksto kaj la funkcio de la tonoj estas ŝanĝeblaj, ekz. por okazigi la ŝanĝon en alian tonalon (modulado).
La dek du duontonol de la alsupra, kromate riĉigita C-maĵora gamo en la dua notliniaro estas enharmonie intermiksataj, la tonoj starantaj unu superla alia markas la saman tonlokon (vd. malsupren) kaj sonas en egalŝtupa agordo egale:
Jen la malsaman nomoj por la dek du tonoj de la egalŝtupa gamo; originaj tonoj estas reliefigitaj:
B♯
C
D♭♭B♯♯
C♯
D♭C♯♯
D
E♭♭D♯
E♭
F♭♭D♯♯
E
F♭E♯
F
G♭♭E♯♯
F♯
G♭F♯♯
G
A♭♭
G♯
A♭G♯♯
A
B♭♭
A♯
B♭
C♭♭A♯♯
B
C♭
Ĝustadire en multaj agordoj enharmonia intermikso de la du nomataj tonoj sen aŭdebla disŝovo ne estas ebla. Ekzemple D♯ en pura agordo kaj meztona agordo estis pli malalta ol ĝi enharmonie intermiskita malo E♭. En pitagora agordo tamen D♯ estas pli alta ol E♭. Se oni ludas pecon kun enharmonio sur meztone agordita klaviceno, la enharmonio ne esta realigebla. La modrna aserto, ke la rezultaj entonigoj estas intencitaj de komponisto aŭ muzikisto, estas malĝusta. Vd. Meztona agordo - Historio.
Historio de enharmonio
Enharmonio estis en la antika muzikteorio diatonismo kaj kromatismo nomo por iu speco de gamformado. La muzikteorio de la renesanco reekprenis la nocion kaj uzis ĝin malsame. En la renesanca muziko ni do trovas du signifojn.[1]
- Unuflanke en la deknaŭŝtupa agordo de Guillaume Costeley per enharmoniaj tonoj oni nomis tonojn malsame altajn.
- Aliaflanke en la samtempaj liutagordoj nomataj egalŝtupaj ekzistis enharmonio kun pokaze la samaj tonlokoj.
Je la fino de la 17-a jarcento la bontemperitaj agordoj ebligis ĉiujn enharmoniajn intermiksojn sur pokaze la samaj tonlokoj. Per la ebleco, – trans la limigoj de la meztonaj agordoj – uzi ankaŭ C♯ kaj D♭, E♭ kaj D♯, F kaj E♯, F♯ kaj G♭, G♯ kaj A♭, B♭ kaj A♯ same kiel C kaj B♯ enharmonia ne nur en melodia, sed ankaŭ en harmonia kunteksto, staris nun ĉiuj tonaloj de la kvintociklo kaj ties akordoj eĉ por unu muzikaĵo je dispono.[1] La recitativo de la malfrua baroko estas vere stampita per ĝi intensa eluzo de enharmonioj. Kiel grava ero de modulado helpe de enharmonio estis malkovrita la diminuita septimakordo, kies kvar tonoj pokaze disstaras pokaze sonantan etan tercion kaj estas varie aliinterpreteblaj.
Ĉu oni povis apliki la enharmonion, dependis do de la uzata agordsistemo. Ju pli ĝi alproksimiĝis al la bontemperata agordo kaj finfine al la egalŝtupa agordo, des pli multaj kaj aŭde pli tolereblaj enharmonioj estis uzeblaj.
En la romantisma muziko la tonaleco ampleksiĝis pli kaj pli kaj dissolviĝis dumpase de la 19-a jarcento ĉe kelkaj komonistoj. Je tio la enharmonio sudis decidan rolon, ekz. ĉe Franz Schubert, Franz Liszt, Richard Wagner kaj plue ĝis en la 20-a jarcento ekz. ĉe Gabriel Fauré, Claude Debussy, Aleksandr Skrjabin, Max Reger kaj frua Arnold Schönberg, al kiuj enharmonia aliinterpretado de alteraciitaj akordoj ebligis preskaŭ senlimajn moduladojn kaj harmoniaron ne plu nepre ligita kun toniko.[2]
En la plua evoluo al sentonaleco (aparte en la dekdutonismo kaj la postsekva seria komponmaniero) enharmonio tamen perdis sian ĝistiaman funkcian gravecon. Enharmoniaj aliinterpretadoj ofte celis nur kiel eble konkretan notadon kaj malpli harmonian aliinterpretado de tono.[3] Konsekvence oni inventis novajn, dekduŝtupajn notacisistemojn kaj uzi ĝin en la praktiko, kiuj enhavis neniujn enharmoniajn tonojn.[4]
Tipaj ekzemploj por Enharmonio:
Referencoj
- ↑ 1,0 1,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajLindley
; $2 - ↑ Arnold Schönberg: Harmonielehre. Universaledition, Neuausgabe Wien 2001, S. 296f, besonders Notenbeispiel 182
- ↑ Hanns Jelinek: Anleitung zur Zwölftonkomposition, nebst allerlei Paralipomena. 2. Aufl. Wien 1967
- ↑ http://www.klangreihenmusik.at/skriptum-zwoelftonnotenschr-01gr.php3, Zugriff am 23. Januar 2007
Eksteraj ligiloj
- Max Weber: Chromatik und Enharmonik
- Chromatische und enharmonische Musik und Musikinstrumente im 16. & 17. Jahrhundert
- Guillaume Costeley: Seigneur dieu ta pitié, enharmonische Chanson (Noten ohne Text und Tonaufnahme)
- Enharmonik und vagierende Akkorde
- Essay mit Analysen eines Enharmonik-Beispiels bei Chopin (PDF-Datei; 473 kB)