Enikő Bitay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enikő Bitay
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1960 (1960-06-04) (63-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj rumana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Technical University of Cluj-Napoca
Okupo
Okupo inĝeniero • universitata instruisto
vdr

Enikő BITAY [bitai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bitay Enikő estas rumania hungara inĝeniero, profesoro, membro (ekstera (2016)) de Hungara Scienca Akademio.

Enikő Bitay [1] naskiĝis la 4-an de junio 1960 en Cluj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Enikő Bitay apartenas al la hungara minoritato en Rumanio, sed ŝi havas ankaŭ hungaran ŝtatanecon. Ŝi frekventis liceon en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris pedagogian diplometon en 1983 en la sama urbo en la Teknika Universitato, en la sekva jaro metalurgian-maŝininĝenieran diplomon. Post la diplomo ŝi laboris en entrepreno, kie ŝi okupiĝis pri planado de iloj. En 1984 ŝi edziniĝis, post 4 jaroj ŝi naskis filon. En 1997 ŝi studis en kursoj en sia naskiĝurbo kaj Zaragozo. Inter 2000–2007 ŝi havis postenon en Erdélyi Múzeum-Egyesület, en 2001 ŝi frekventis universitatan kurson en Budapeŝto. En 2003 ŝi akiris sciencan gradon Ph.D en Cluj. Ekde 2007 ŝi estis nomumita docento en Transilvania Hungara Universitato Sapientia, sed ŝi instruas en kampuso en Târgu Mureș. En 2008 ŝi akiris ankaŭ komputadinĝenieran diplomon same en Cluj. Ŝi ricevis hungarajn kaj rumanajn premiojn inter 2003-2014.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Számítógépes adatbázis műszaki rajzokhoz (1993)
  • On the Polyhedral Graphs with Positive Combinatorial Curvature (2005)
  • Nemzetközi hegesztő szakemberek képzési rendszere: Education system of international welding professionals (2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]