Eric Lu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eric Lu
Naskiĝo 15-an de decembro 1997 (1997-12-15) (26-jaraĝa)
en Masaĉusetso
Ĝenroj klasika muziko
Profesio pianisto
Instrumentoj piano
Persona informo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Konservatorio de Nov-AnglioInstituto de Muziko Curtis
Okupo
Okupo pianistokomponisto
vdr

Eric Lu (naskiĝis la 15-an de decembro 1997) estas usona pianisto, gajninto de 4-a premio de la 17-a Internacia Pianista Konkurso nome de Frederiko Chopin en Varsovio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Muzika Edukado[redakti | redakti fonton]

Li komencis la muzikan edukadon kiam li estis 6-a jara. Lia unua pianinstruisto estis Dorothy Shi. Sekve li estis lernanto de Muziklernejo en Nova Anglio en klaso de Aleksander Korsantia kaj Ramon Rivery. Ekde 2013 li studas en Curtis Institute of Music en Filadelfio en klaso de Jonathan Biss kaj Robert McDonald, kie li estis akceptita kiam li estis 15-a jara. Li estis ankaŭ la lernanto de Đặng Thái Sơn. Li deklaris esti amanto de ludado de Grigorij Sokołow[1].

Premioj[redakti | redakti fonton]

Eric Lu gajnis premiojn en pianistaj konkursoj:

  • la unuan premion de 12-a Internacia Konkurso en Ettlingen (2010),
  • specialan premion de spektantoj de "Junior Academy Eppan" en Italio (2011),
  • la unuan premion kaj Specialan Premion de Schubert en Junulara Internacia Konkurso -  e-Piano en Minesoto (2013),
  • la unuan premion de 9-a Internacia Konkurso de junaj pianistoj en Moskvo (2014),
  • la unuan de 9-a Usona Pianista Konkurso nome de Frederiko Chopin en Miamo (2015)[2].

17-a Internacia Pianista Konkurso nome de Frederiko Chopin en Varsovio[redakti | redakti fonton]

Li partoprenis en la 17-a Internacia Pianista Konkurso nome de Frederiko Chopin en Varsovio sen prepara eliminrondo kiel gajnanto de la unua premio de la Usona Pianista Konkurso nome de Frederiko Chopin en Miamo en 2015. Li reprezentis Usono en grupo konsistata el 4 pianistoj kaj ludas kun numero 35. Kiel unu el la malmultaj pianistoj en la tria etapo en lia recitalo metis Preludoj el la verko 28-a.  En la finalo - 19-a de oktobro 2015 li ludis la fortepianan konĉerton de Chopin en Mi minora verko 11 akompanite de la Orkestro de la Nacia Filharmonio en Varsovio direktota de Jacek Kasprzyk.

La 21-a de oktobro 2015 Eric Lu gajnis kvaran premion de tiu ĉi Konkurso[3].

Koncertoj[redakti | redakti fonton]

Pianisto ludas en Usono, Germanio, Italio, kaj Ĉinio. Li kunlaboras kun orkestroj el Minesoto, Ŝtata Junulara Orkestro de Armenio, Simfonia Orkestra en Wellesley, Longwood kaj "Civic Symphony" en Bostono[4].

Post 17-a Internacia Pianista Konkurso nome de Frederiko Chopin en 7-a de novembro 2015 Eric Lu ludis recitalon en Toruń[5].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eric Lu (pole).
  2. Eric Lu koncertis en Miamo (pole).
  3. Premioj (pole). Arkivita el la originalo je 2015-12-08. Alirita 2015-12-01.
  4. Eric Lu (pole). Arkivita el la originalo je 2015-12-02. Alirita 2015-12-01.
  5. Piana Recital-Eric Lu (pole). Arkivita el la originalo je 2015-12-08. Alirita 2015-12-01.