Ernő Veress

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Veress
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1892 (1892-12-17)
en Sântimbru (Sâncrăieni)
Morto 16-an de marto 1973 (1973-03-16) (80-jaraĝa)
en Odorheiu Secuiesc
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco HungarioRumanio vd
Profesio
Okupo verkistopastro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

VERESS Ernő (vereŝ) estis hungara romikatolika pastro, eklezia verkisto, redaktoro naskita Csíkszentimre la 17-an de decembro 1891 kaj mortinta en Odorheiu Secuiesc 16-an de marto 1973.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Veress finis teologion en Gyulafehérvár kaj oni ordinis lin pastro en 1915. Inter 1915-1929 li estis helppastro kaj religiinstruisto en Sepsiszentgyörgy, Szentivánlaborfalva, Brassó kaj Csíkszereda, inter 1929-35 en Kolozsmonostor li estis parokestro. Inter 1935-41 li estis religiinstruisto, pli poste vicparokestro en Kluĵo, ekde 1944 ĝis 1958 li estis teologia profesoro en Alba Iulia. Inter 1921-1931 li estis la redaktoro de la Erdélyi Tudósító, ekde 1931 ĝis 1943 ĝia respondecredaktoro, en 1938-40 li redaktis la revuon Erdélyi Iskola. Li redaktis la religian bultenon Monostori Egyházközség. Liaj artikoloj aperis en Erdélyi Iskola, Hírnök, Pásztortűz kaj Vasárnap. En 1958 oni malpermesis plulabori kaj li retiriĝis al Praid.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi imádságoskönyv (Brassó, 1923);
  • Tíz év (Kolozsvár, 1930);
  • Szertartástan (Kolozsvár, 1937).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Szolgálat (1974).

Fontoj[redakti | redakti fonton]