Ernst Tittel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Tittel
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1910 (1910-04-26)
en Šternberk
Morto 28-an de julio 1969 (1969-07-28) (59-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo komponisto • universitata instruisto • orgenisto
vdr
Tomboŝtono de Tittel en Vieno

Ernst TITTEL (naskiĝinta la 26-an de aprilo 1910 en Šternberk, mortinta la 28-an de julio 1969 en Vieno) estis aŭstra-morava komponisto, orgenisto kaj muzikteoriisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ernst Tittel studis ĉe la Viena muzikakademio eklezian muzikon kaj komponadon kaj ĉe la Universitato de Vieno muziksciencojn. Tie li doktoriĝis en la jaro 1935-a. Kiel orgenisto li funkciis en la Franciskana preĝejo de Vieno, krome li gastadis inter 1934 kaj 1969 radifonie en la t.n. Spirituala horo de la loka stacio Radio Wien.

En 1936 li vokitis kiel docento pri muzikteorio ĉe la Vienan muzikakademion, en 1961 li nomumitis orda profesoro samloke. Unu lia disĉiplo estis Gottfried Plohovich. En 1965 li pluse komisiitis pri docentado pri sakra muziko ĉe la teologia fakultato.

Li prilaboris la verkon Gradus ad Parnassum de Johann Joseph Fux, kiun li editoris sub la titolo Der neue Gradus en 1959. Lia verkaro ĉefe enhavas ekleziajn muzikaĵojn kaj porkorusaĵojn. Ĉefe substrekatu lia meso Kleine Festmesse op. 37, kiu tre ŝatatas kaj ofte prezentatas eĉ nun en Aŭstrio.

Pro siaj meritoj (Tittel i.a. engaĝiĝis kune kun Gerhard Frotz pri socialstata plibonigo de eklezimuzikkomponistoj) oni alĵuĝis al li la porsciencan kaj -artan meritkrucon "Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst". Lia artista kreiveco jam fru premiitis per diversaj premioj i.a. per "Förderungspreis des Österreichischen Staatspreises für Musik" en 1952 pro la faro de la sekulara verko Polyhymnia. Tamen restis la plej nobla premio alĵugitaĵo fare de la papo, nome la Komandora kruco de la Ordeno de Sankta Gregoro la Granda kiun en la tuta 20-a jarcento neniu alia aŭstra eklezimuzikisto ricevis.

Kiel muzikhistoriisto Tittel verkis la gravegan eklezimuzikhistoriaĵon Österreiche Kirchenmusik. Werden-Wachsen-Wirken (eldonejo Herder, 1961) kiu pliriĝis multajn generaciojn da fakuloj. Danke al regulaj elsendoj de la dimanĉaj liturgioj el la viena franciskana kirko la nomo de la orgenisto Tittel estis konata en la tuta lando.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Staatspreis für Musik, 1952 [1]
  • Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst, 1960
  • Komandora kruco de la Gregorio-ordeno, 1961

Lernolibroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Der neue Gradus. Wien 1952
  • Österreiche Kirchenmusik. Werden-Wachsen-Wirken. Wien 1961

Komponitaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Missa super "Innsbruck, ich muss dich lassen", op. 7b (1936)
  • Missa Mariana, op. 32 (1949)
  • Kleine Festmesse, op. 37 (1950)
  • Toccata und Fuge in e-Moll für Orgel, op 49 (1951)
  • Missa festiva in F, op. 52 (1951) (Klemens Maria Hofbauer–meso)
  • Missa „Cum Jubilo“, op. 66 (1953)
  • Altöttinger-Muttergottes-Messe, op. 61 (1954)
  • Missa Gregoriana, op. 62 (1954)
  • Toccata für Orgel, op. 63 (1954)
  • Engelmesse (Missa de Angelis), op. 67 (1956)
  • Franziskusmesse, op. 78 por miksita koruso kaj orgeno (1964)
  • Klosterneuburger Messe (1968)
  • Missa „Laudate Dominum“, op. 84 (1969)
  • Intrada por orgeno, 3 trumpetoj kaj 3 trombonoj (lasta verko de Tittel)
  • diversaj eklezimuzikaĵoj por neakompanitaj korusoj, inter ĝi la tre ŝatata himno Jubilate Deo

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]