Etelka Freund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etelka Freund
Persona informo
Naskiĝo 1879
en Hungario (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 27-an de majo 1977 (1977-05-27)
en Zuriko
Ŝtataneco HungarioAŭstrio-HungarioUsono
Okupo
Okupo pianisto
vdr

Etelka Freund, laŭ hungarlingve kutima nomordo Freund Etelka estis hungara pianisto.

Etelka Freund [1] naskiĝis en 1879, ŝi mortis la 27-an de majo 1977 en Zuriko (Svislando)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Etelka Freund lernis pianadon komence de ŝia plej aĝa frato, poste de István Thomán en Budapeŝto, pli poste en Vieno, kie ŝi renkontis Johannes Brahms, kiu taksis ŝin alte. Post Vieno ŝi vivis jaron en Zuriko kun ŝia frato. De 1898 ŝi studis en Berlino de Ferruccio Busoni, onidire Busoni konsideris Freund sian plej bonan studenton. Post debuto en 1901 en Berlino ŝi komencis internacian karieron, dum kiu ŝi estis unu el la unuaj, kiuj prezentis muzikojn de Béla Bartók. En 1910 Freund edziniĝis kaj forlasis la muzikon, dediĉante sin tute al la familio kaj edukante du filojn. Tamen, en 1936 ŝia edzo perdis sian laboron, tial Freund revenis al la koncertoj en Nederlando, Londono kaj Hungario. Ŝi migris al Usono en 1946, en la sekva jaro ŝi debutis en koncerto en Vaŝingtono, ŝi poste donis kelkajn koncertojn en Usono. En la 1980-aj jaroj ŝi revizitis Hungarion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]