Fajrgorĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fajrgorĝulo
Fajrgorĝulo
Fajrgorĝulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Luscinia
Specio: L. pectardens'
Luscinia pectardens
(David, 1871)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fajrgorĝulo (Luscinia pectardens) estas birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Blugorĝulo kaj la aliaj najtingaloj. Ĝi estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed ĝi estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata muŝkaptuledo (Muscicapidae). Ili, kaj similaj malgrandaj specioj, formas la grupon de la Saksikolenoj.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Ĉinio, Barato kaj Birmo. Ties natura habitato estas moderklimata arbaro. Ĝi estas minacata de habitatoperdo. Ili reproduktiĝas en densa makiso kaj arbustejo en valfundoj kaj laŭlonge de riveroj, en montarbaroj je 2,800-3,700 m. Laŭ BirdLife International la populacio estas kalkulata inter 10,000 kaj 20,000, sed malpliiĝanta pro malpliiĝo de habitato. Tiu specio reproduktiĝas en Siĉuano, Junano kaj sudorienta Tibeto, en Ĉinio, kaj estas nereproduktanta vizitanto ĉe la montoj de Arunaĉal Pradeŝ kaj Meghalajo, Barato, norda Birmo kaj Bangladeŝo. Ŝajne estas tre rara, kun la nuraj ĵusaj vidaĵoj en la reproduktaj teritorioj de la Rezervejo de Biosfero de Volongo en Siĉuano, kvankam tre verŝajne la malmultaj vidaĵoj estas kaŭzataj de malproksimeco de la teritorio kaj malmulteco de vizitoj de ornitologoj.

Ili manĝas artropodojn sur arbara grundo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]