Falsaj tajlorbirdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Phyllergates cucullatus
Phyllergates cucullatus
Phyllergates distribution map

Falsaj tajlorbirdoj estas la komuna nomo de du specioj de birdoj de la genro PhyllergatesFilergatoj kiuj estis iam inkluditaj en la genro Orthotomus de veraj tajlorbirdoj, el kiu genro lastatempaj pristudoj elprenis ilin por enmeti en tiu nova genro de nova familio nome de Ĉetiedoj.

Temas pri malgrandaj birdoj insektovoraj, kiuj estas diketaj kaj kun fajnaj kaj longaj kruroj, grizaj supre kaj flava sube kun ruĝecaj zonoj en kapo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.