Ferenc Daday

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Daday
Persona informo
Naskonomo Daday Ferenc
Naskiĝo la  14-an de majo 1914(nun 1914-05-14)
en Hungario Kerkabarabás (Hungario)
Morto la 31-an de aŭgusto 2013
en Usono Mission Viejo (Kalifornio, Usono)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • ĉefdekoraciisto
vdr

Ferenc Daday [dadai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Daday Ferenc estis hungara pentristo, dekoraciisto.

Ferenc Daday [1] naskiĝis la 14-an de majo 1914 en Kerkabarabás, li mortis la 31-an de aŭgusto 2013 en Mission Viejo (Kalifornio, Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Daday akiris diplomon en la Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1938. En la sama jaro li ekspoziciis en Arthalo Budapeŝto, en la sekvaj jaroj ekzemple en Zagrebo, Milano. Inter 1942 kaj 1944 li kreis filmajn dekoraciojn. En 1947 li ekspoziciis en Stokholmo, poste li ne revenis al Hungario, sed restis en Svedio. Inter 1949 kaj 1955 li vivis en Argentino, kie li estis pentristo de fondaĵo de Eva Peron. Ekde 1955 li estis ilustristo de Universitato de Kalifornio. En 1980 li donacis altaran pentraĵon al sia naskiĝvilaĝo. Li ekspoziciis ne nur en Ameriko, sed ankaŭ en Hungario.

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Gyümölcspucolók
  • Erdei út

Elektitaj filmaj dekoracioj[redakti | redakti fonton]

  • Halálos csók (1942)
  • Anyámasszony katonája (1943)
  • Afrikai vőlegény (1944)

Fontoj[redakti | redakti fonton]