Ferenc Halmi
Ferenc Halmi | |
---|---|
Ferenc Halmi en 1875 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Starill Ferenc |
Naskiĝo | la 5-an de aprilo 1850 en Mezőberény (Hungario) |
Morto | la 2-an de junio 1883 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Kornélia Mindszenty |
Infano | Margit Halmi |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ferenc Halmi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Halmi Ferenc estis hungara aktoro, tradukisto, framasono [1], [2]. Lia origina familia nomo estis Starill, lia edzino estis Kornélia Mindszenty.
Ferenc Halmi [3][rompita ligilo] naskiĝis la 5-an de aprilo 1850 en Mezőberény, li mortis la 2-an de junio 1883 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ferenc Halmi lernisis en Szarvas kaj Buda. En 1863 li orfiĝis, poste li estis edukita en Arad (urbo). Li aĝis 15, kiam li aliĝis al la loka trupo, poste li havis rolojn en pluraj urboj kaj pluraj trupoj. Ekde 1873 li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). Post jaroj li malsaniĝis, eĉ en Italio li ne povis resaniĝi. Li havis edzinon, kiu naskis filinon.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare: Epifanio: aŭ kiel vi volas - Keszeg
- Molière: L'École des femmes - Horace
- Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais: Le mariage de Figaro - titolrolo
- Ede Szigligeti Liliomfi - titolrolo
Elektitaj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Caverletné teatraĵo de Émile Augier (1876)
- Két apa teatraĵo de Alexandre Dumas (filo) (1878)