Ferenc Salamon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Salamon
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1825 (1825-08-29)
en Deva
Morto 9-an de oktobro 1892 (1892-10-09) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo historiistotradukistoinstruisto • theatre critic • aesthetician
vdr

SALAMON Ferenc (ŝalamon) estis hungara publicisto, historiisto, universitata profesoro, ano de la Hungara Scienca Akademio naskita en Déva la 29-an de aŭgusto 1825 kaj mortinta Budapest la 9-an de oktobro 1892.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Salamon studis en Nagyenyed. En 1848 li iĝis soldato, pli poste li instruis surdomutulojn en Nagyvárad, ekde 1854 li estis instruisto en Nagykőrös. En 1856 li translokiĝis Budapeŝton kaj iĝis ĵurnalisto ĉe Magyar Hírlap, pli poste Pesti Napló. Li estis adepto de la interkonsentiĝo kun Aŭstrujo. Ekde 1867 li redaktis la oficialan bultenon Budapesti Közlöny. Ekde 1870 ĝis sia morto li estis profesoro pri historio en la universitato de Pest. En 1860 li iĝis membro de Societo Kisfaludy.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Magyarország a török hódítás korában (en 1887 li gajnis per ĝi la grandpremion de MTA, Pest, 1864);
  • Az első Zrínyiek (Pest, 1865);
  • Két magyar diplomata a XVII. századból (Pest, 1867);
  • Kisebb történelmi dolgozatai (Bp., 1875);
  • Buda-Pest története (I – III., Bp., 1878 – 1885);
  • Irodalmi tanulmányok (I – II., Bp., 1889);
  • Dramaturgiai dolgozatok (Bp., 1907).

Fonto[redakti | redakti fonton]