Ferenc Szemán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Szemán
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1937 (1937-03-27)
en Uĵhorodo
Morto 30-an de novembro 2003 (2003-11-30) (66-jaraĝa)
en Uĵhorodo
Ŝtataneco Ukrainio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Ferenc Szemán [semAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szemán Ferenc, ukraine Фе́ренц Іва́нович Семан estis hungara-ĉeĥoslovaka-sovetia-ukrainia avangarda-modernisma pentristo. Lia simpla karesnomo estis „Öcsi” [oĉi].

Ferenc Szemán [1] naskiĝis la 27-an de marto 1937 en Užhorod, li mortis en 2004 en la sama urbo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Szemán apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, poste en Sovetunio, fine en Ukrainio. Post la abituriento li frekventis industriartan faklernejon en sia naskiĝurbo. Lia plej grava artinstruisto estis Béla Erdélyi. Li plulernis en belarta altlernejo en Talino (1958–1960). Ĝis la 1980-aj jaroj li estis dekoraciisto, krome li pentradis. Li debutis en ekspozicio en 1962, sola en 1968, poste lia stilo ne estis konforma en Sovetunio kaj li ne povis ekspozicii. Kelkfoje li partoprenis en pluraj artistkolonioj. En 1989 li studvojaĝis al Usono. Li pentradis aĵpentraĵojn, ĝenrojn, pejzaĝojn. Li ricevis premiojn inter en 1991 kaj 2004.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Kievo (1966, 2004)
  • Uĵhorodo (1968, 1990, 1995, 2002, 2012)
  • Budapeŝto (1968, 1996)

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉevaloj
  • Panoramo de Ungvár
  • Virina portreto antaŭ kubeca fono

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]