Fina Venko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Finvenkismo estas humanisma movado de Esperanto ligita al la Fina Venko, termino kiu reprezentas la ideon ke estontece ĝi povos uziĝi kiel internacia neŭtrala lingvo mondskale, kaj ĉiufoje pliaj homoj havos Esperanton kiel duan lingvon, surbaze pri ke ĉi tio okazigos multajn avantaĝojn en tuttipaj kampoj: pli alta kompreno kaj takso pri niaj diferencoj, pri lingva demokratio, kiel lerniga ilo, por pli alta socia egalo kaj de oportunoj, por ke povu esti multe pli alta aliro al kulturo kaj disvolvado de kono, ktp. Finvenkisto do estas esperantisto kiu esperas kaj/aŭ laboras por atingi ĉi socian ŝanĝon.

Manieroj atingi la Finan Venkon

Inter la esperantistoj oni kredas ke ekzistas 2 ĉefaj manieroj atingi la Finan Venkon. La unua estas per individua hom-laboro, tio estas, per civitanoj kaj kolektivoj. La alia maniero estas per registara flanko, ekzemple per leĝoj kiuj permesas instrui Esperanton en lernejoj.[1] La unua nomiĝas desubismo, kaj la dua desuprismo.

Zamenhof, dum deklamado de 1910 espremis sian opinion rilate al tio dirante "plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta". Objektive, eblas aserti ke la historio pruvas ke necesas la uzado de ambaŭ.

Raŭmismo

Kontraŭe al finvenkismo, raŭmismo estas filozofio de persona profito por la nuntempa momento. Tio estas, raŭmisto estas iu kiu ĝuas la avantaĝojn de Esperanto en la nuntempo, kaj kiu ne laboras por disvastigi aŭ ne reklamas ĝin.

La Fina Venko kiel termino

Iuj homoj proponis novajn terminojn por Fina Venko, ekzemple influitaj pro sia nacia lingvo pro laŭvorta traduko. Ekzemplo de ĉi tio estas "Fina Sukceso". Tamen, Fina Venko estas la nura termino kiun oni vere uzas, flanke pro kutimo kaj aliflanke pro lingva ekonomio. Se oni devus traduki nacilingven, ĝusta traduko estus eble "fina ŝanĝo" aŭ "fina atingo".

Notoj kaj referencoj

  1. http://www.steloj.de/esperanto/paroloj/kongr6a.html Dum la Universala Kongreso de Esperanto de 1910

Eksteraj ligiloj

grekeMalgranda Fina Venko en Hungario grekeStatistiko de Esperantujo