Flughaveno Kluĵo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Internacia Flughaveno Kluĵo
Flughaveno Kluĵo, 2011.jpg
IATA-kodo: CLJ - ICAO-kodo: LRCL
Resuma informo
Lando Rumanio
Regiono Distrikto Cluj
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Consiliul Județean Cluj (distrikta konsilio de Kluĵo)
Apuda urbo Kluĵo (9 km)
Alteco 316 m
Koordinatoj 46°47′07″N 23°41′10″O  /  46.78528°N, 23.68611°O / 46.78528; 23.68611 (Flughaveno Kluĵo)Koordinatoj: 46°47′07″N 23°41′10″O  /  46.78528°N, 23.68611°O / 46.78528; 23.68611 (Flughaveno Kluĵo)
Kurej-angulo 08/26
Kurej-longo 2.100 m
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Internacia Flughaveno Kluĵo (rumane Aeroportul Internațional Cluj-Napoca) situas 9 km oriente de Kluĵo en la antaŭurba kvartalo Someșeni. Ĝi estas la kvara plej grava flughaveno de Rumanio (post la du flughavenoj de Bukareŝto kaj tiu de Timișoara).

La emblemo de la flughaveno konsistas el la literoj "C" kaj "L" (la siglo de distrikto Cluj), kun aviadilo suprenfluganta el la suba arko de la "C". Pro juraj kialoj la emblemo estas videbla nur en la rumana vikipedio[1].

Pro la vala situo de Kluĵo necesis aranĝi la kurejon tiel, ke ĝia okcidenta fino direktiĝas al la urbocentro. Ĉe de-orienta vento la alteriĝantaj aviadiloj do flugas super la urbocentro, ĉe de-okcidenta vento la ekirantaj.

La flughaveno estas atingebla per la urbaj buslinioj 8 kaj 8L. Ili ekiras de placo Mihai Viteazul (Mikaelo de Valaĥio). La fervojan stacidomon ili ne atingas; por tio eblas ŝanĝi de/al tramo aŭ alia buso.

Buslinia skemo

Enhavo

[redakti] Linioj

La rumanaj flugkompanioj TAROM kaj Carpatair ligas la flughavenon al Bukareŝto kaj Timișoara; krome estas ligoj al eksterlandaj flughavenoj, interalie en Aŭstrio, Britio, Germanio, Francio, Hispanio, Hungario, Italio kaj Ukrainio.

[redakti] Historio

La flughaveno estis ŝtate fondita la 1-an de aprilo 1932. En la 1960-aj jaroj komenciĝis modernigo; en 1969 oni inaŭguris modernan pasaĝerejon, kaj en 1970 estis instalitaj sekurecaj aparatoj.

En 2006 la flughavena direktoro David Ciceo publike deklaris, ke oni plilongigis la kurejon de 1.850 m al 2.100 metroj, sed la retejo World Aero Data[2] plu deklaras, ke la kurejo longas 1.850 metrojn.

[redakti] Notoj

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj