Formosa (Formosa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Formosa
urboaŭtonoma municipo de Argentinomunicipo • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Argentino
Poŝtkodo P3600
Telefonkodo +54 370
Retpaĝaro http://www.formosa.gob.ar/
Politiko
Urbestro Fernando de Vido
Demografio
Loĝantaro 234 354  (2010)
Loĝdenso 2 963 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 11′ S, 58° 11′ U (mapo)-26.184722222222-58.175833333333Koordinatoj: 26° 11′ S, 58° 11′ U (mapo)
Alto 57 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 6,195 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
- Akva areo km²Ŝablon:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-3h
Formosa (Formosa)
Formosa (Formosa)
DEC
Formosa
Formosa
Situo de Formosa
Formosa (Argentino)
Formosa (Argentino)
DEC
Formosa
Formosa
Situo de Formosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Formosa, Argentina [+]
vdr

Formosa estas urbego, universitata urbo kaj diocezo en Argentino en la samnoma Provinco Formosa, kies provinca ĉefurbo estas. La loknomo venas de la arkaika hispana vorto fermosa (nuntempe hermosa) signifo "bela". La hispanaj maristoj en la 16-a jarcento por priskribi la areon kie la rivero faras turnon donis tiun nomon.

Panoramo en urbo Formosa

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Katedralo en Formosa

Formosa situas sur ebenaĵo en la nordorienta parto de la lando, laŭ la dekstra bordo de Paragvajo (rivero). Corrientes (urbo) troviĝas 157, Resistencia 162, Posadas 265, San Miguel de Tucumán 704, Saltaurbo 743, Rosario 790, Bonaero 936, Mar del Plata 1316 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ alveno de hispanoj diversaj indiĝenoj vivis en tiu teritorio. Formosa fondiĝis dum militado post la malvenko de Paragvajo en 1879. La universitato ekfunkciis en 1988.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Formosa estas la centro de la provinca industrio, kie okupiĝas en la ĉirkaŭaĵo pri brutoj, kotonoj kaj rizoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Formosa situas en subtropika klimato. La vintroj estas ĝenerale mildaj, la frostoj estas nekutimaj. La someroj estas longaj, varmaj kaj humidaj. Tiam la temperaturo varias tage inter 30-35 , sed la rekordo estas 40 . La noktoj estas kutime inter 20-25 . Vintre la temperaturo varias inter 10-15 , malvarmaj noktoj kun malpeza fosto malofte okazas, la rekordo estas −2 . En ĉiuj monatoj pluvas.

Moderna konstruaĵo en Formosa

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La flughaveno funkcias en distanco 7 km, krome rivera haveno funkcias.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]