Frakcio Identeco, Tradicio, Suvereneco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Prezidanto Emblemo
Bruno Gollnisch ITS.png
Bazaj informoj
fondodato: 15-a de januaro 2007
fondoloko: Bruselo
fermodato: 14-a de novembro 2007
prezidanto: Bruno Gollnisch
partia disdivido:  ?
koloroj:  ?

La Frakcio Identeco, Tradicio, Suvereneco (ITS) estis frakcio en la Eŭropa Parlamento kies membroj nomis sin "dekstraj demokratoj"[1] aŭ "patriotismaj kaj naciismaj"[2]. Ĝi estis fondita la 15-an de januaro kaj ekzistis ĝis la 14-an de novembro 2007.

Aparte la germanlingva gazetaro per akra kritiko reagis al la fondiĝo de la frakcio kaj nomis ĝin "dekstre ekstremisma"[3]. Frakcia prezidanto estis la franco Bruno Gollnisch, kiu ankaŭ estis vicprezidanto de la francia dekstre ekstremisma partio Front National ("Fronto Nacia").

Fondiĝo kaj celoj[redakti | redakti fonton]

Jam dum la pasinteco ekzistis streboj de dekstre ekstremismaj membroj de la Eŭropa Parlamento, krei komunan frakcion, sed ĝis nun la juraj kondiĉoj pri sufiĉe granda nombro da parlamentanoj el sufiĉe granda nombro da ŝtatoj ne estis plenumataj. Pro la aliĝo de la ŝtatoj Rumanio kaj Bulgario al la Eŭropa Unio la 1-an de januaro 2007 kaj la sendo de dekstrismaj parlamentanoj el tiuj ŝtatoj al la Eŭropa Parlamento, la grupo nun havas la necesan nombron de minimume 20 parlamentanoj el 6 ŝtatoj kaj tuj preparis fondon de frakcio.[4] Al la antaŭaj 15 parlamentantoj el Aŭstrio, Belgio, Britio, Francio kaj Italio aliĝis 9 el la du novaj membroŝtatoj. Politika ĉarto publikiĝis la 9-an de januaro, kaj la saman tagon la frakcio estis oficiale registrita en la Eŭropa Parlamento. La frakcio oficiale ekfunkciis la 15-an de januaro 2007, dum la unua kunsida tago de la parlamento dum 2007.

La frakcia prezidanto Bruno Gollnisch anoncis, ke la frakcio ITS ĉefe publikigos sian opinion pri la enmigro de ne-EU-anoj en la Eŭropan Union, kaj pri la diskutata liberaligo de laboraj servoj ene de la Unio. La aŭstra parlamentano Andreas Mölzer deklaris, ke la plej gravaj celoj estus la batalo kontraŭ eŭropa konstitucio, la teno de eŭopa ligo de suverenaj ŝtatoj kaj la malebligo de kreo de centralisma eŭropa ŝtatego. Post la frakcia fondiĝo la parolisto de la frakcio Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj en la Eŭropa Parlamento, Martin Schulz (SPD) alvokis la aliajn frakciojn kunlabori pri tio, ke la dekstrismaj EU-parlamentanoj ne ricevu elstarajn postenojn ene de la parlamento, do ekzemple ne elektiĝu prezidanto aŭ vicprezidanto de komisionoj aŭ delegacioj. La Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo, la Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj kaj la Frakcio de la Verduloj kaj Libera Eŭropa Alianco subtenis tiun proponon. Plue la socialdemokratoj proponis, malfaciligi la kondiĉoj por kreo de frakcio post la venontaj eŭropaj balotoj. Membroj de la konservativa frakcio Eŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj (la plej granda parlamenta frakcio) jam antaŭ la fondo de la dekstrisma frakcio anoncis voli jure batali kontraŭ la nova politika grupo. Konservativaj kaj socialdemokratiaj parlamentanoj sekve provis atingi malfondon de la dekstrisma frakcio kun la argumentoj, ke la frakcianoj politike estus ne tro malunuecaj. Tiuj provoj tamen ne sukcesis, kaj la frakcio daŭre vivas.

Gvidantoj[redakti | redakti fonton]

La frakcion prezidis la franco Bruno Gollnisch, kies partio Front National estis la plej forta partio de la frakcio. Vicprezidantoj estis la belgo Philip Claeys, la rumano Eugen Mihăescu kaj la brito Ashley Mote. Estraranoj krome estis la aŭstro Andreas Mölzer, la bulgaro Dimitar Stojanow, la italoj Luca Romagnoli kaj Alessandra Mussolini. La postenon de kasisto transprenis la rumano Petre Popeangă.

Membropartioj[redakti | redakti fonton]

ŝtato partio parlamentanoj
nombroj kaj nomoj de parlamentanoj
Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio Vlaams Belang 3 Philip Claeys, Koenraad Dillen, Frank Vanhecke
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario Koalicija Ataka 3 Dimitar Stojanov, Slavĉo Binev, Desislav Ĉukolov
Flago-de-Francio.svg Francio Front National 7 Bruno Gollnisch, Marine Le Pen, Carl Lang, Fernand Le Rachinel, Jean-Marie Le Pen, Lydia Schenardi, Jean-Claude Martinez
Flago-de-Britio.svg Britio sendependa, antaŭe ano de United Kingdom Independence Party 1 Ashley Mote
Flago-de-Italio.svg Italio Alternativa Sociale 1 Alessandra Mussolini
Fiamma Tricolore 1 Luca Romagnoli
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio Freiheitliche Partei Österreichs 1 Andreas Mölzer
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio Partidul România Mare 5 Daniela Buruiană Aprodu, Eugen Mihăescu, Viorica Moisuc, Petre Popeangă, Cristian Stănescu
sendependa, antaŭe ano de Partidul Naţional Liberal 1 Dumitru Gheorghe Mircea Coşea

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo de la aŭstra gazeto "Kurier": Rechtsextreme gründen EU-Fraktion ("dekstraj ekstremistoj fondas EU-frakcion"), 15-a de januaro 2007
  2. Aŭstra "Freiheitliche Akademie" ("libereca akademio"): Wiener Erklärung der europäischen patriotischen kaj nationalen Parteien kaj Bewegungen ("viena deklaro de la eŭropaj patriotismaj kaj naciaj partioj kaj movadoj"), 15-a de januaro 2007
  3. Wiener Zeitung Gegen Superstaat kaj Roma: EU-Rechtspartei formiert sich ("Kontraŭ superŝtato kaj ciganoj: dekstrisma EU-partio formiĝas")
    Stern EU: Rechsextreme Fraktion hält Einzug ("EU: dekstre ekstrema frakcio enmarŝas")
    sueddeutsche.de Neue rechtsextremistische Fraktion gegründet (nova dekstre ekstremisma frakcio fondata")
    Telepolis Der braune Spuk von Strasbourg ("la bruna maltrankviligaĵo de Strasburgo")
    Der Spiegel Nach 13 Jahren Rechtsextreme wieder in Fraktionsstärke ("post 13 jaroj dekstraj ekstremistoj denove en frakcia kvanto")
    Financial Times Deutschland Rechtsparteien im EU-Parlament verbünden sich ("dekstrismaj partioj en la EU-parlamento interligiĝas")
    Neue Zürcher Zeitung Rechtsextreme sind wieder eine Fraktion im EU-Parlament ("dekstraj ekstremistoj denove estas frakcio en la Eŭropa Parlamento")
  4. Gazetara servo de la Eŭropa Parlamento: Resumoj de la plenkunsidoj inter la 15-a ĝis 18-a de januaro 2007 - Strasburgo (paĝoj anglalingvaj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]