Francis Scott Key Fitzgerald
El Vikipedio
Francis Scott Key Fitzgerald (24-a de septembro 1896 - 21-a de decembro 1940) estis usona verkisto. Li estas konsiderata unu el la plej bonaj usonaj verkistoj de la 20-a jarcento. Fitzgerald estis eminentulo de la "Perdita Generacio", usonanoj naskiĝintaj en la 1890-aj jaroj, kiuj fariĝis plenkreskaj dum la Unua mondmilito.

