Francisco García Ayuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco García Ayuso
Persona informo
Naskonomo Francisco García Ayuso
Naskiĝo 1-an de januaro 1835 (1835-01-01)
en Valverde del Majano
Morto 1-an de januaro 1897 (1897-01-01) (62-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Munkena universitato
Okupo
Okupo filologo • orientalisto
vdr

Francisco García AYUSO (naskiĝinta en Valverde del Majano en 1835, mortinta en Madrido en majo 1897) estis hispana orientalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post fino de teologiaj studoj li ekinteresiĝis je filologio. Por lerni la araban li vivis certan tempon en Maroko kaj venis en 1868 al Munkeno por studi orientalistikon. En 1876 li troviĝis en Vieno. En Madrido li fondis lingvoakademion (Academia de lenguas) kun la celo interesigi la hispanojn pri fremdaj kulturoj. Universitatdeĵoranto li estis ekde 1894. Ekster araban gramatikon, vojaĝpriskribojn, multajn tradukojn el la sanskrito kaj la germana lingvo li publikigis »Estudio de la filologia« (1871); »Los pueblos Iranios y Zoroastro« (1874); »Iran« (1876); »Ensayo critico de gramática comparada« (1877–79); »Estudio comparado sobre origen y formación de las lenguas neo-sanscritas y neo-latinas« (1894).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 2. Leipzig 1905, p. 209 (interrete)