Frank B. Zoltowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frank B. ZOLTOWSKI estas aŭstralia amatora astronomo naskiĝinta en 1957, kiu vivas en Woomera, (Suda Aŭstralio) .

Li estas abunda malkovrinto de asteroidoj ; li faras siajn observadojn elde sia hejmo per CCD-fotilo kaj, laŭ la Minor Planet Center malkovris 227 asteroidojn[1] inter 1997 kaj 2003. Li malkovris ke la asteroido (137108) 1999 AN10 povus alfrapi Teron, sed pli verŝajne mistrafos ĝin de almenaŭ 37 000 kilometroj. Ĝi pasos proksime de Tero la 7-an de aŭgusto 2027.[2]

Li malvolvis la programaron "CCDTRACK",[3] per kiu aŭtomataj teleskopoj povas sekvi selektitajn ĉielajn objektojn.

En 1998, Zoltowski kunricevis la premion Gene Shoemaker NEO Grant[4] pro liaj esploroj pri la apud-teraj objektoj.[5]

La asteroido 18292 Zoltowski[6] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj

  1. MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)
  2. JPL Small-Body Database Browser (137108) 1999 AN10 (angle)
  3. CCDTRACK, gvidlibro (angle)
  4. Shoemaker Near-Earth Object Grant Program (angle)
  5. La ricevintoj de la premio Gene Shoemaker NEO Grant 1998 (angle)
  6. JPL Small-Body Database Browser 18292 Zoltowski (1977 FB) (angle)