(137108) 1999 AN10

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(137108) 1999 AN10
asteroido
terrenkonta asteroidoasteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo (137108) 1999 AN10
Aliaj nomoj 1999 AN10
Malkovro
Malkovrinto LINEAR
Dato de malkovro 13-a de januaro 1999
Loko de malkovro Socorro (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
218,204 Gm (1,459 AU)
95,564 Gm (0,6388 AU)
340,844 Gm (2,278 AU)
Discentreco 0,5620
Meza anomaliangulo 223,355°
Epoko 1-a de julio 2021
Klinangulo 39,934°
Periodo 643,435 tagoj (1,762 jaro)
Longitudo de
suprenira nodo
314,378°
Argum. de periapsido 268,316°
Terdistanco
- Minimuma

30 650 km (0,0002049 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 0,8 – 1,8 km[1]
Maso ~2,9 × 1012 kg[2]
Rotacia periodo 0,21 tago (5,041 horoj)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 18,09
vdr

(137108) 1999 AN10 estas tre malgranda terrenkonta apolona asteroido rigardita kiel potence danĝera objekto.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 13-an de januaro 1999 en la kadro de la astronomia kampanjo "LINEAR" (Lincoln Near-Earth Asteroid Research) elde la observatorio de la Laboratorio Lincoln en Socorro (Nov-Meksiko, Usono).

Andreas Doppler kaj Arno Gnädig[3] ritrovis ĝin sur bildoj de 1955. En tute, ĝi estis observita 166 foje inter 1955 kaj 2006.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 4:7 kun la Tero.

Ĝia tre discentra kaj tre klinata orbito krucas tiun de la Tero je siaj ambaŭ nodoj. Ĝia tera MOID estas danĝere malgranda : 0,0002049 astronomia unuo (kalkulita por la epoko de la 1-a de julio 2021) tie estas nur 30 650 kilometroj.

  • La 7-an de aŭgusto 1946 ĝi pasis al 0,00625026 astronomia unuo (0,9350 miliono da km) de la Tero kaj al 0,00404816 astronomia unuo (0,6056 milionoj da km) de la Luno.
  • La 7-an de aŭgusto 2027 ĝi pasas al 0,00260637 astronomia unuo (0,3899 miliono da km) de la Tero kaj al 0,0051032 astronomia unuo (0,7634 milionoj da km) de la Luno.
  • La 4-an de februaro 2076 ĝi pasos al 0,0270003 astronomia unuo (4,039 milionoj da km) de nia planedo.

Dum la proksima paso de 2027, ĝi atingas ŝajnan magnitudon de 7,3 kaj estas videbla per binoklo.

Aliflanke, ĝia orbito ekstere tanĝas tiun de Merkuro kaj krucas tiujn de Venuso kaj de Marso, sed ĝia granda orbita klineco tenas ĝin malproksima de ĉi tiuj tri lastaj planedoj:

  • Ĝia merkura MOID estas 0,3388 astronomia unuo, tie estas 50,684 milionoj da km.
  • Ĝia venusa MOID estas 0,18281 astronomia unuo, tie estas 27,348 milionoj da km.
  • Ĝia marsa MOID estas 0,31349 astronomia unuo, tie estas 46,897 milionoj da km.

Oni povus rigardi ĝin kiel venusrenkontan kaj marsrenkontan asteroidon.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (137001–138000)Poste:
(137107) 1999 AT6(137108) 1999 AN10(137109) 1999 AL11

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo (137108) 1999 AN10 en la angla Vikipedio.