Friedrich Nicolaus Bruhns

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Friedrich Nicolaus Bruhns, alia skribmaniero Nikolaus kaj la altgermana formo de la familia nomo Brauns , (naskiĝinta la 11-an de februaro 1637 en Lollfuß antaŭ Ŝlesvigo; mortinta la 13-an de marto 1718 en Hamburgo) estis komponisto de la baroko.

Friedrich Nicolaus devenis de ŝlesvig-holstinia muzikisto-familio, en kiu naskiĝis ankaŭ lia nevo Nicolaus Bruhns. En 1682 li fariĝis posteulo de Nicolaus Adam Strungk kiel direktisto de la hamburga urba muzikistaro; ekde 1687 li estis kantoro ĉe la katedralo de Hamburgo.

Friedrich Nicolaus Bruhns postlasis unu Marko-Pasionon kaj unu Johano-Pasionon (1702 kaj 1706), kiujn oni longe atribuis al Reinhard Keiser. Krome konserviĝis dek unu solokantatoj kun kontinua baso kaj akompano de du violonoj el la jaroj 1706 ĝis 1712 samkiel 1715 ĝis 1718 erhalten.

En 1726 Johann Sebastian Bach transprenis la Marko-Pasionon (1702) por prezentado en la lepsika Thomas-preĝejo Sanktan Vendredon kaj kompletigis ĝin per ĥoraloj, por adapti ĝin al la praktiko de Lepsiko.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Daniel L. Melamed und Reginald S. Sanders: Zum Text und Kontext der „Keiser“-Markuspassion, in: Bach-Jahrbuch 1999, S. 35–50.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wolff: Johann Sebastian Bach. 2000, p. 295s.