Frigyes Dolezalek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Frigyes Dolezalek [fridjeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dolezalek Frigyes, en Germanio konata Friedrich Dolezalek estis hungardevena-germana kemiisto, profesoro, inĝeniero.

Frigyes Dolezalek [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1873 en Hungara reĝlando en Máramarossziget (nuntempa Sighetu Marmaţiei en Rumanio). Li mortis la 10-an de decembro 1920 en Germanio en Charlottenburg.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio Dolezalek frue translokiĝis al Germanio, Frigyes jam lernis en teknika liceo en Hanovro, poste inter 1895 kaj 1900 en Universitato de Gotingeno, kie li doktoriĝis. En la sekvaj tri jaroj li estis asistanto de la poste Nobel-premiito Walther Nernst. En 1901 li laboris en firmao, kie li okupiĝis pri telefoniaj longdistancaj kabloj. En 1904 li instruis en Danzig. Inter 1905 kaj 1907 li gvidis la universitatan instituton en Gotingeno kiel eksterordinara profesoro, poste li instruis en teknika altlernejo en Berlino. En 1913 li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro. En 1919 li fondis elektrokemian instituton.

Li edziĝis en 1900 kaj 1910.

Fontoj[redakti | redakti fonton]