Gábor Apor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Apor
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1889 (1889-11-07)
en Valea Crișului
Morto 12-an de februaro 1969 (1969-02-12) (79-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco HungarioItalio
Okupo
Okupo diplomato
vdr

Barono APOR Gábor estis hungara diplomato naskiĝinta en Sepsikőröspatak la 7-an de novembro 1889 kaj mortinta en Romo la 12-an de februaro 1969[1].

Kariero[redakti | redakti fonton]

Barono Apor en 1918 enpaŝis eksteraferan servon kiel ataŝeo de la ambasado de Aŭstrio-Hungario en Berlino. Ekde 1921 li estis sekretario, poste konsilanto en la ambasado de Varsovio, en 1925 konsilanto en Parizo. Ekde 1927 li estis sekciestro politika de la ministerio por eksterlandaj aferoj en Budapeŝto. Ekde 1934 li estis ambasadoro en Vieno, poste ekde 1935 konstanta anstataŭanto de la ministro por eksterlandaj aferoj kaj fine poste inter januaro 1939 kaj marto 1944 ambasadoro en la Vatikano. Okaze la germana okupado de Hungarujo li abdikis kaj restis en Romo. La Suverena Kavalirordeno de Malto invitis lin inter siajn membrojn kaj en 1952 oni nomumis lin grandkanceliero. Li abdikis de tiu ofico en 1958 pro sia sanstato.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  1. Apor Gábor (hungare). Magyar Életrajzi Lexikon. Alirita 2013-04-20.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.