Gábor Kapi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gábor KAPI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kapi Gábor estis hungara pastro, monaĥo, profesoro, misiisto. Lia nobela antaŭnomo estis kapivári.

Gábor Kapi [1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1658 en Hungara reĝlando en Kapi (nuntempa Kapušany en Slovakio). Li mortis la 24-an de marto 1728 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Kapi frekventis gimnazion en Vieno, kie li aliĝis al la jezuitoj en 1673. Li akiris diplomon pri filozofio (komprenu sciencoj), poste li instruis en Stirio. Post 2 jaroj li plulernis en Vieno, kiun li interrompis, ĉar la turkoj minacis jam Vienon, li instruis teologion en Universitato de Karolo en Prago. Reveninta al Vieno li finis la studadon kaj komence li instruis en la sama urbo, poste en Jezuita Universitato de Nagyszombat. Li estis ankaŭ signifa predikisto en Gyöngyös, Pécs, Komárom en 1696. Li estis rektoro en la studjaro 1709 kaj inter 1713-1716, poste li longe estis misiisto en Gyöngyös kaj Kolozsvár. Post fervora agado de Kapi en Transilvanio la jezuitoj jam povis prediki. Fine li estis vikario en diversaj monaĥejoj en Supra Hungarujo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Vienna Austriae defensa, et liberata auspiciis Leopoldi I. ac armis Mahomethi IV. oppugnata (1686)
  • Fasciculus Oratorius ex Campo Eloquentiae Tyrnaviensis Collectus (1691)
  • Allocutio salutatoria in Ingressu solemni Christiani Augusti Card. et Archiep. Strigon. in Basilicam D. Nicolai (1713)
  • Institutiones Christianae de Sacrosancta et Individua Trinitate ac de verto incarnato adversus hostes utriusque divinissimi mysterii veteres et recentiores (1720-24, 1732, 1764, 1774)
  • Institutiones Christianae de analysi fidei... (1737)

Fontoj[redakti | redakti fonton]