Gábor Kolosváry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Kolosváry
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1901 (1901-08-18)
en Kluĵo
Morto 24-an de decembro 1968 (1968-12-24) (67-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Bálint Kolosváry
Okupo
Okupo zoologo • entomologo • paleontologo • speleologo • biologo • krustacologo • araneologo
vdr

KOLOSVÁRY Gábor (pr. koloĵva:ri ga:bor) estis hungara zoologo, paleontologo, universitata profesoro, ano de MTA (1960) naskita en Koloĵvaro la 18-an de aŭgusto 1901 kaj mortinta Segedo la 25-an de decembro 1968.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Kolosváry komencis studi medicinon, poste finis biologion en la Universitato de Koloĵvaro. De 1923 li estis praktikanto en Segedo; en 1925 li doktoriĝis pri zoologio. Li laboris en la Instituto pri Zoologio de la Universitato de Segedo (1923-29), poste en la Bestkolektaro de la Hungara Nacia Muzeo (MNM) (1929–45) kaj en la Kolektaro de Paleontologio (1945–54). Li iĝis privatprofesoro en Segedo (1941). Kiel muzeologo li kolektis en Italio, Jugoslavio kaj Transilvanio, en la Instituto pri Oceanografio de Spalato. En 1954 oni nomumis lin profesoro en Segedo. Li estis ĉefredaktoro de la eldonaĵo Tiscia. En 1965 li ricevis la Bogdánfy-medalon de la Hungara Hidrologia Asocio. Li estis ano de la Société Linnéenne de Lyon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az állatok lelki fejlődésének sajátosságairól (Bp., 1924);
  • A szongáriai cselőpók (Szeged, 1926);
  • Tiszavölgyi halászat és település (Bp., 1928);
  • Magyarország kaszáspókjai. Die Weberknechte Ungarns (Bp., 1929);
  • A fali kaszáspókok tartózkodásáról szélnek és napnak kitett épületfalakon (Tihany, 1930);
  • Die Balaniden der Adria (Bp., 1948);
  • Ivadékgondozás az állatvilágban (Bp., 1954);
  • Magyarország kréta-időszaki koralljai (Bp., 1954);
  • Apáthy István (Szeged, 1956);
  • A Bükkhegység eocén koralljai (Bp., 1956);
  • Über Triaskorallenfauna Ungarns (Szeged, 1966).

Fonto[redakti | redakti fonton]