Gábor Magyar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Magyar
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1914 (1914-12-05)
en Budapeŝto
Morto 8-an de junio 2011 (2011-06-08) (96-jaraĝa)
en Urbana
Ŝtataneco HungarioVenezueloUsono
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo violonĉelisto • universitata instruisto
vdr

Gábor Magyar [madjar], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magyar Gábor estis hungara-usona violonĉelisto, altlerneja instruisto.

Gábor Magyar[1] naskiĝis la 5-an de decembro 1914 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de junio 2011 en Urbana (Ilinojso) (Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Magyar studis en la nacia muziklernejo de Antal Friss, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1936?. Liaj plej gravaj instruistoj estis Zoltán Kodály, Leó Weiner kaj Jenő Kerpely. Post siaj studoj li sukcese koncertis, tamen dum la nazia erao li estis deportita. Post la liberiĝo li denove koncertis, sed en la jaro 1948 li vivis en Karakaso, ekde la sekva jaro en Usono. Li daŭris la koncertseriojn, krome li instruis inter 1951 kaj 1956 en en:Oklahoma State University–Stillwater, poste li aliĝis al hungara arĉkvarteto, ili tutmonde koncertis (escepte la socialismajn landojn). Inter 1972-1980 li estis profesoro de University of Illinois at Urbana-Champaign. Post la emeritiĝo li ŝatis desegnadi kaj pentradi, li ankaŭ ekspoziciis ilin. Li ricevis du hungarajn kaj francan premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]